AVENO 23 - Mozaiko

AVE

Mozaiko

> Mozaiko:
Unu el niaj plej grandaj deziroj estas la tutmonda abolicio de
la mortpuno ! Kaj la eltrovo de tauxgaj rimedoj malhelpi homon
mortigi infanojn, aux mortigi aliajn homojn pro malnoblaj
bezonoj. Kaj kio pri la soldatoj - ili devas mortigi se venas
ordono. Felicxe pli kaj pli da soldatoj devas malhelpi la
mortigadon de unu etno kontraux alia - t.n. "blukaskuloj".

Ankoraux nun Usono trovigxas en malbona kompanio kun Afghanio,
Cxinio, Sauxdi-Arabio, Irano kaj kelkaj aliaj. 
Gratulon al Amnestio Internacia, AI, kiu festis sian 50-
jarigxon, kaj bonajn sukcesojn dum la sekvaj jaroj (deziri, ke
AI ne plu necesus - jam estus tro granda iluzio.

Samtempe Usono intencas eduki kaj pacigi aliajn landojn, por
gardi siajn interesojn.
Samtempe Japanio komencas agnoski sian sxuldon pro la atako
kontraux Cxinio en 1937 (?).
Samtempe germanaj firmaoj, subtenitaj de la sxtato, komencas
pagi minimuman salajron al devigitaj laboristoj dum la nazia
regximo; entute grandan sumon de 10.000.000.000 .
Simile Japanio komencis pagi al devigita cxino.

En Afriko devas denove kunvivi Hutu-oj kaj Tutsi-oj post la
masakro. En Euxropo oni komencas meti mosxtojn antaux la jugxo-
korto, kiuj respondecis krimojn kontraux parto de siaj ali-etnaj
civitanoj, ekz-e Milosevic; simile en Peruo Fujimori; kaj sekvos
multaj aliaj. Kaj samtempe milito kaj krimoj kaj subpremo de
alia etno okazas en Cxecxenio  je la unua fojo la Rusio devis
agnoski teroron - kontraux lernejo. Simile, cxiukaze temas pri
subpremo en Tibeto fare de Popola Respubliko de Cxinio. 
Cxiam la sama - unue mortigi, detrui la domojn, seksperforti kaj
humiligi alian etnon; sed tamen poste montrigxos - tro malfrua -
justeco; kaj la kulpulo havas moralan problemon. Dank' al la
Internacia Krimo-Kortumo ecx mosxtoj trovos sian justecon; kaj
sekve eble pli frue pripensos la sekvojn de iliaj instigoj kaj
agadoj.

La moralo diferencigxas eksterordinare: 
Jen la klerigita Euxropo, kie nun (en Germanio dank' al la
Verduloj) gejoj rajtas geedzigxi, se ili volas preni sur sin
mutualjan devojn; virinoj rajtas - parte - mem decidi, cxu
embrio povas igxi sia bebo aux ne.
Jen Pollando, kie geedzigxa festo kun kreskanta bebo ne
estas/estis tolerata, sekve oni abortigas gxin, mallegxe - mi
auxdis pri tia dramo persone antaux kvin jaroj. 
Jen Afriko, Rusio, ktp. kie Aidoso plioftigxas - pro malklerigo,
kaj eble supersticxo; kun dramaj evoluoj rilate la infanoj kaj
la tuta socio. 
Almenaux la afrikaninoj komencas mem ribeli kontraux la mutilo
de knabinoj.
Jen Irano, kie malcxasta konduto povas esti punata per pra-tempa
sxtonmortigado; duobla perforto al virinoj - cxu ili estas de-
sekse pli malbonaj ol la viroj. 
Jen Afghanio, kie islamaj (?) Taliban, malakceptas la progreson
kion alportis Mohamed en la araban mondon - ke virinoj havu
(preskaux) la samajn rajtojn kiel la viroj.
Jen Usono kaj Euxropo kiu malpermesas la uzadon de kanabo; ecx
ne por medikamenta uzo de la kanabo-oleo, ekz-e kontraux
Multipla Sklerozo; kie mankas tauxga medikamento (cxu ?).
Almenau oni finfine toleris la uzadon de la kanabaj fibroj, kaj
semoj sen THC. Homoj cxiam sercxas ian drogon - necesas klerigi
al sagxa uzado. Fumado - granda profito - malgranda gxojo, sed
pli granda risko detrui sin mem kaj damagxi al aliaj.

Jen Euxropo, kie BSE (bovina cerbo-detruigxo) estas kauxzita pro
malrespekto de la naturo; doni al bovidoj lakton konstistanta
parte el graso de mortaj bestoj - cxar oni pli bone profitas je
vendo de butero kaj la idiota merkato-reguligo ene de la EU.
Kontraste al tio, la deklaro de la germana ministerino por
konsumantoj kaj agrikulturo, ke besto-faruno ne plu rajtas esti
nutrata al bestoj; kaj ke kokinoj rajtas vivi sur pli granda
tereno - prefere simile al iliaj naturaj bezonoj.

Jen senarbarigo de la praarbaroj - sen racia plano; simple por
la profito kaj nia kreskanta deziro al paperajxoj - pro tio mi
sendas AVENOn kun tiam malgrandaj literoj (se vi ne povas legi -
 mi pretas sendos gxin pligrandigita). Jen tro-fisxado kaj fin-
cxasado de la balenoj, helpe de kasxpagita sxmir-mono por ke
Japanoj kaj Norveganoj povus mangxi la delikatan viandon. Cxiu
kulpas iel siaflanke - sed fingro-montras al alia (same kiel mi
nun faras).

Jen Usono - ligite kun Japanio - kiu cxefe kontribuas al la
forcej-efiko pro la bruligo de fosiliaj fueloj; kaj rifuzas kune
diskuti tauxgan vojon por malkreskigi la karbondioksidon en la
aero. Kontraste al tio Danlando, kiu unue (?) favoris la
ventgeneratorojn; kaj kelkaj landoj kiel Britio, Svedio kaj
Germanio kiuj metas imposton sur la uzado de fosiliaj fueloj.

Jen kaj konsekvence Usono komencis novan vetarmiladon - NMD -
grandega perdo da resursoj. Cxu ekzistas vera minaco, kiu
meritas tian ludon ?
Jes - el usona vidpunkto, por stabiligi sian superpotencon, kiu
estas minacata pro kreskanta manko da resursoj sur la teritorio
de Usono. Ne - el tutmonda vidpunkto, cxar gxi akrigas la
brecxon inter investita kapitalo kaj la interesoj de aliaj
landoj kontrauxi la ekspluatadon - sur tutmonda nivelo.

Kio pri atomnukleaj centraloj - cxu ni atendu duan Cxernobil ?
Cxu neniam plu okazos tia "averio" ? Cxu Rusio aux Ukrainio
subtenas Belarusion, kie la homoj ankaux nun suferas ?

Suficxas ! - Ni klopodus por atingi pli justan mondon.

 
  • Al la komenco de AVENO 23
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)