> Persona raporto: Pekino - Moskvo(MW)
Mi vizitis la ambasadejon de la Popola Respubliko de Koreio
(norda parto) kaj transdonis koverton kun Esperanto-lernolibro
(el suda K.) kaj diversajn tekstojn (i.a. de AVE). Ni esperas,
ke baldau eblos havi kontakton pere de E-o ankau al Norda
Koreio. Pli poste parolis kun koreia ambasadoro en Berlino, kiu
akceptis sendadon pri Esperanto kaj donis al mi la adreson de la
ministerio pri edukado en Pyoengyang. Mi redemandu.
Dalian
estas moderna havenurbo sur-borde de la Korea Golfo kun interesa
arkitekturo. Ofte lau la trajna trako mi vidis grandajn stokojn
da arbotrunkoj; shajnas por transporti ilin al suda Chinio.
En Shenyang impresis min segho de shamano, farita el kornaro de
boaco kaj la grandega tombo-monteto de Nurhachi, kronigita de
arbo; li estis la unua Qing imperiestro.
Tibeto
Mi ne vizitis Tibeton. La manjhuria Qing-dinastio estis la lasta
familio de imperatoroj kiu regis Chinion kaj adicie Tibeton. Nur
1912 ili estis forpelitaj el Tibeto kaj rezignis ankau en
Chinio; sekvis la demokrata respubliko de D-ro Sun Yat-Sen. 1912
Chinio kontraktis kun la 13-a Dalai Lama pri la retirigho de
chiuj trupoj el Tibeto, kaj sekve 1913-02-13 la sendependeco de
Tibeto estis proklamita. 1918-08-19 Chinio kaj Tibeto subskribis
konvencion pri armistico kaj la limo. En 1949 la Popol-Liberiga
Armeo de Mau Dse-Dong atakis Tibeton, kaj ek de tiam Chinio
okupas Tibeton. Espereble ne plu longe.
Trajne al Siberio
Mi vidis la sekajn ebenojn de nord-orienta Chinio, la urbojn,
ankau tie kun modernaj altkonstruajhoj, Harbin kun la Sungari,
kiu alfluas la Amur (Nigra Drako Rivero). Je la limo Manjhuria
kaj Zabajkalsk en la Rusia Federacio. Knaboj de tie rajtas
veturi al china lago por bani. Felicha najbareco; sed shajnas,
ke komencis nun bezono havi vizon, char laudire tro multaj
chinaj komercistoj eniris en Rusion.
Lauvoje seka senarba ebeno en Manjhurio, montrante sablo-erozion
pro la sekeco, kun bovinoj -eble tro multaj; post la limo
plialtigho, montrighis arbustoj kaj betuloj, poste pinoj kaj
piceoj. Chita dumnokte, dumtage Ulan Ude, chefurbo de Burjatia
Autonoma Respubliko. Laulonge de la Selenga ghis la ravita
Baikal-Maro. Duonan tagon laulonge de la suda Baikalo (entuta
longeco 800 km, profundo 1600 m, plejgranda amaso da trinkakvo
sur la tero, kiu meritas la plej altan protekto-rangon.) La
paperuzino en Bajkalsk ne estas ekipata per filtrilo por fum-
gasoj (mi vidis la fumon) kaj laudire ankau ne per sufiche bonaj
klariginstalajho por la uzita akvo, sharghita per sulfito kaj
lignino. Do, la Baikal estas en danghero kaj bezonas pli da
respekto.
Arbaroj, Ligno, Bestoj
Ghis Novosibirsk ni trapasis arbarojn kun brunaj areoj pro la
arbar-fajregoj en la jaro 1999. Parte nur la arbusta etagho de
la arbaro forbrulighis. Arbarfajro povas esti natura okazajho,
sed parte ankau homfarita incendio por havi kauzon neniigi
arbarojn. Mi vidis milojn da faligitaj trunkoj sur grandaj
storejoj kaj centoj da sharghovagonoj plejparte por Chinio.
Kiel estis legebla en EPCh frusomere 2000, nuntempe la china
shtato tre protektas siajn arbarojn kaj oni plantas arbarojn por
redukti la erozion, inundojn kaj por stabiligi la akvoprovizon
en Chinio, kie ofte mankas akvo.
Bedaurinde la nuna registaro de Rusio sub la prezidento Putin ne
sufiche bone kontrolas la arbaromastrumadon kaj ankau valorajn
bestojn (ekz-e tigroj, ursoj - ech la gardistoj) ofte estas
chasitaj kontrau pago de malgranda shmirmono (vidu sub NRO).
4 tagoj en Irkutsk: Vidis Europan Domon kaj tiun de grafo
Wolkonski, unu el la Dekabristoj, nobeluloj kiuj komence de la
19-a jarcento oponiis la sklavecon en Rusio. Pro tio ili estis
senditaj al Siberio - la edzinoj sekvis libervole kaj tie ne nur
zorgis por la kulturo kaj edukado sed ankau laboris.
La Angara estas rapid-fluanta malvarma rivero el la Baikalo.
Dank' al la vojaghoficejo mi povis viziti la Muzeon pri Biologio
de la Baikal-Maro, kiu apartenas al la universitato. Multaj
endemaj (unikaj) bestoj, ekz-e la Nerpa (foko) kaj plantoj vivas
en la lago. Pro bileto-problemo mi ech povis vizti la Baikal.
Barnaul, Altai, Rivero Ob: Oksana, kiu parolas E-on, kaj Sergej
loghas en kvartalo kiu aspektas kiel ghardena kvartalo, kie dum
la sovetia periodo loghis kasahhoj - ili estis reciproke
translokigitaj inter Alma Ata kaj Barnaul. Chiun domon
unuetaghan chirkauas ghardeneto, kun ekstera necesejo. Ech ne
mankis sun-dusho. La domo estas agrable; dum vintro tro
malvarma. Per shipo lau la rivero Ob. Videblis sur la dekliva
leusa bordo rubejoj. Homoj hodiau ja uzas plastikon. Sed
forjheti plastikan rubon estas danghera por la vivo de riveraj
kaj maraj bestoj -ili ne povas digesti ghin. Ni vidis en-terajn
nidojn de bordo-hirundoj kaj naghis.
Barnaul situas en la ebena parto de la Altai-regiono. Dank' al
Oksana mi povis paroli kun Alexander Yumakaev, SEU. Ili volas
malhelpi la konstruon de autoshoseo trans la Altai-Montaro, char
tie estas unu el la multaj naturprotektitaj zonoj, laudenda
afero por Rusio; estas pli tauge larghigi la ekzistantan straton
je la malpli alta flanko de la montaro, kaj ech ligi Rusion kun
Mongolio kaj Chinio.
La rusiaj NRO-oj volas ke la shtato pli bone gardu siajn
arbarojn kaj la bestojn en ghi; krome ke prezidento Putin ne
aboliciu leghon kiu malpermesas importon de nuklea rubo el
ekster-rusiaj atomcentraloj. Jam sufiche multe endangherigas la
landon kaj maron sovet-rusia radianta rubo, kiu gardendus dum
miloj da jaroj. Intertempe ili kolektis 2.5 milionojn da
subskriboj por ebligi la referendumon. Oktobre mi legis, ke
malpli ol la bezonataj subskriboj estis akceptitaj.
Ni vizitis memor-lokon por mortitaj soldatoj en Afganio (multaj)
kaj Chechenio (jam 100 nomoj staris sur tabuloj). Chu ne eblas
alia politiko ?
Tjumen:
Irina gastigis min kaj Rashid subtenis. Rivereto Tura alfluas la
Tobol kaj tiu al Irtysh. Tjumen estis fondita de rusoj antau 400
jaroj je la alta bordo de la Tura. Sub la okcident-siberia ebeno
trovighas teroleo. La muzeo de la Teroleo-Universitato montras
la teknikon, la mediajn konsekvencojn de malpuraj labor-metodoj
kiu per oleo-likoj detruas la vivmedion de boacoj kaj akvo-
bestoj, kaj krome la vivon de la indighenoj de la Hhanti- kaj
Mansi-etnoj.
Moskvo: La kongreso okazis en la industria universitato de
Moskvo, kiu apartenas al la automobilfabriko Lihhatchov.
Laudinda kuirejo - ni 3 vegetaranoj ricevis diversajn bongustajn
pladojn. Ni trinkis teon au t.n. "kompot", trinkajho kun fruktoj
en ghi, kiu devas nun konkurenci kontrau la tutmondigho en formo
de Koka-Kolao, tiu kvazaudrogo el sukero kaj kofeino ruinighos
la regionajn fruktomerkatojn.
El la multaj novaj konatuloj mi volas mencii nur avinon kun
bildo de rato sur la T-chemizo - ghi memorigis min al la libro
"Ratino" de Guenter Grass, kiu ankau rilatas al la ne-ekologio
konduto de la homoj. Shi tre protestis kontrau la neglekto de
ekologio fare de la nova prezidento; la broshuro kiujn mi
ricevis de Ikar "Siberio - Chu Kolonio, Chu Trezorejo?" tre
plachis al shi (survoje al Irkutsk mi pruntedonis ghin al
burjato, kiu ankau kapjesis pri la enhavo).
Mi ech vizitis je la Vagankova Tombejo la tombon de Vladimir
Vysocki, kiu mortis 20 jarojn antaue; tie, lia figuro kaj
chevalaj kapoj aliflanken; kaj memoris al Nikolao Lozgachev kiu
tradukis kaj kantis la faman protest-kanton de Vladimir "Ja ne
lublju ..".
Mi vizitis SEU (sociala ekologia unio) kiu tiam preparis la
referendumon kaj konferencon pri "Taigo", do pri arbaroj en la
nordo de nia hemisfero, kiuj estas endangheritaj pro la troa
uzado. Kompreneble ankau niaj gazetoj bezonas multe da ligno,
unuflanke por diversaj anoncoj aliflanke por garantii la
bezonatan informon, kiu estas unu el la kondichoj por
demokratio. Necesas respondeca uzado - eble etendi la eko-
imposton al importita papero au ligno kaj necesas la reciklado
de la papero.
SAT-kongreso en Moskvo (-> Sennaciulo, Oktobro 2000). Dank' al
sia politika sinteno SAT estas necesa suplemento al UEA, iom
maldekstra, tamen malferma, liberece. SAT laboras pri la
tutmondigho, kaj subtenas la socialan justecon. Esperanto ne
estus imagebla sen la PIV, eldonita de SAT.
Ech eblis publika prezento de mia opinio, ke Rusio, same kiel
Chinio politikas lau malnov-koloniisma stilo. Chechenio kaj
Tibeto estas kvazau kolonioj, la sola diferenco (ekz-e al britaj
kolonioj) estas, ke ili estis najbaraj landoj. La indighenoj de
tiuj landoj ne volas esti regataj kaj ekspluatataj fare de
Moskvo au de Pekino, respektive. La sola shanco por ne shanghi
la limojn estus, ke ili farighus federaciaj landoj kun koncernaj
rajtoj, inkluzive la secesian. Vidu sub Renkontighoj.
Teorio de Felicho: Mi miris pri tiu rusa grupo, kiu aktive
subtenis la SAT-kongreson; shajne ili volas organizi la felichon
de la homaro, vivante en komunumo kaj nun uzante Esperanton. Ili
kantigis la homojn kaj disdonis tekstojn kaj fotojn de la
kongreso. Ankorau ne eblas taksi ilin. En Dezembro ili estis
arestitaj de la shtata polico; la cirkonstancoj shajnis ne-
leghaj - SAT k.a. protestis, mi petis helpon de G. Erler, SPD -
germana parlamentano, fakulo pri Rusio.
Moskvo: I.a. mi vizitis la muzeon por la Popoloj de la Oriento;
ghi inkluzivas tre interesan ekspozicion pri Sv. Reric-h,
pentristo kaj verkisto pri la popoloj de la asia montaroj kaj
iel fondinto de mistiko; simile al la antroposofio de R.
Steiner.
Belarusio: Mia vojaghagentejo ne provizis min per belarusa
transitvizo. Tio kauzis - kune kun aliaj kvar EU-anoj -
teatrajhon de la belarusa doganpolico kiuj post tri horoj
ricevis de ni po 20 USD. Ili ne aspektis malsataj - kontraste al
la popolo tie.
AVENO en Mongolio: tuj poste en la trajno mi renkontis mongolan
kuracistinon, kiu jam konatighis hejme kun AVENO. Tio vere
konsolis min.
(Mi chi tie aparte rakontis pri politiko-rilataj aferoj laulonge
de mia vojagho, kaj mi invitas vin verki pri viaj spertoj -
haveblas ankau la tuta privata raporto).
|