AVENO

Informoj el la tuta mondo - Negative

AVE

Informoj el la tuta mondo - Negative

AVENO 22, Januaro 2001
> Mar-Armea Sonar kauzis morton de balenoj:
16 grandaj balenoj surbordighis je la regiono de la Bahama-
Insuloj kaj Abaco; el ili 7 mortis, dume la aliaj estis
reshovitaj en la maron. Maro-biologisto Ken Balcomb, direktoro
de la Balen-Esplora Centro konservis la korpojn, kiuj kushis
malproksime de sia domo kaj ekzamenis ilin. Ili montris
diversgradajn hemoragiojn en au ekster la oreloj de la balenoj,
kio povas rezulti el eksplodo au el intensa bruo.
La Usona Mar-armeo konfesis, ke ili faris Sonar-provoj kun pli
ol 230 dB; kaj pretendis, ke tio necesis.
(Environmental News Network, AP, 2000-06-15, de D. Healy, red.)

> Protekti la trinkakvajn resursojn:
NRO en Wisconsin kaj Florida atentigas, ke grandaj kompanioj,
kiel ekz-e Perrier, achetas la rajton ekspluati bonan trinkakvon
por ilia komerco. La NRO ne kontrauas la uzadon de trinkakvo por
la komunumoj, sed protestas ke grandfirmaoj vere elsuchas tiajn
fontojn. (de Alice McCombs, P O Box 573, Shawano, WI 54166, US,
FON/FAX 715-524-5998, 2000-10-10 ,
red.)

> La malbona efiko de la civilizacio kaj enmigrado de europanoj
en la brazilan praarbaron mi jam menciis en AV20; sed nun venis
detaligo de s-ano T.P.Vaz. Chi-tie rezume: la autoktonoj
(praloghantoj) de Amazonio vivis en balanco kun sia medio; ili
kontraustaris malsanojn kaj ilia kulturoj estis stabilaj. Nur
post la enmigrado de ekspluatantoj kaj despli post la konstruado
de shoseoj ili mortis multe pli ol frue je europaj malsanoj kaj
nuntempe pro Aidoso (HIV); pro la plurflanka seksumado je ili
jam trovighas simila viruso, HTLV, kion ili eltenas. Pro la
manko de estonteco multaj senmortigas sin. Alia problemo estas
la or-ministoj, kiuj venenigas la Amazonon pere de uzita
hidrargo; ghi eniras en la fishojn, la homojn mangas fishojn kaj
la patrino transdonas la metalon al la bebo. Finfine montrighas
venenigho kaj malsanoj. (-> Mozaiko)

> BSE (Bova Spongoforma Encefalito)
Nun BSE finfine ankau montrighis en Germanio, kie oni dum longa
tempo refuzis viandon el Brito (ktp.), sed ne profunde pripensis
la tiri la necesajn konsekvencojn. Ankorau mankas preciza scio
kiamaniere la BSE-Prionoj vagadas lau la nutrajhocheno, sed jam
klaras pluraj punktoj:
Bovoj, shafoj kaj kaproj estas vegetaranoj lau ilia interna
strukturo. Doni al ili bestan proteinon estas kvazau peko. 
Char la homo estas inventema oni inventis la t.n. kadavro-
farunon (de: Tiermehl), por eltiri el kadavroj de bestoj
(precipe el malsanaj, char la sanajn oni plejparte mangis) la
valoran proteinon kaj grason, kiel du diversaj produktoj (kaj la
ledon). Laudire chiuj malsanoj difektighas, kiam tiu amaso estas
hejtigita ghis 120 øC (sub premo); kelkaj entreprenistoj shparis
la bezonatan energion, kaj reduktis la temperaturon kaj tempon. 
Nun oni miras (post dek jaroj), ke bovoj, kiuj tute ne mangis
kadavro-farunon tamen malsanighis je BSE. 
Du respondoj eblas: 
Unue: La bovidoj ricevis kutime t.n. surogato-lakton, kiu estas
malpli kosta ol la lakto mem. Sole kelkaj bovo-tenistoj lasis la
idojn che iliaj patrinoj por suchi lakton. 
Due: Pro la altaj prezoj por lakto kaj viando en la EU-landoj
(kaj ankau en Svisio) estas profit-dona nutri la bovojn ne nur
pere de la propra herbo kaj fojno, sed aldone per achetita
forto-nutrajho (de: Kraft-Futter); plejparte el sojo, kaj majzo,
sed por altigi la efikon kaj redukti la kostojn shjane la
produktistoj enmetis kadavro-farunon en tiun nutrajhon. Ech
povus okazi akcidente, ke en la transport-vagono restis la besta
faruno kaj enmiksighis al la vegetara.
Krome korto-birdoj ricevas farunon el fishoj (chu grava pri BSE
?). (el la gazetaro kaj mia privata sperto, MW)

Sekvas gravaj dokumentoj:
W. Graefe zu Baringdorf, MEP, agrikulturisto kaj prezidanto de
la Agrar-Komitato de la EP, VP, diris resume: 
"Dume oni ne sekvas la europajn leghojn por la batalo kontrau
BSE neniu rajtas nutri bestojn per t.n. kadavro-faruno. Nur
proteino de sanaj bestoj, kiuj post analizado estas akceptite
ankau kiel homa nutrajho, rajtas esti donata viando-manghantajn
bestojn."

H. Ruehle, germana nacia parlamento:
Krom la tujaj agadoj necesas direktoshangho de la agrar-politiko
por redoni perspektivojn al la afliktitaj bovo-kulturistoj kaj
al la konsumantoj, tial necesas la tuja malpermeso uzi kadavro-
farunon kaj analizi la buchitajn bestojn. Samtempe necesas
ampleksigi la esploron. La VP jam delonge kritikis la industrian
amasan produktadon de viando, uzante krom la kadavro-faruno
ankau kemiajhojn kaj hormonojn. Necesas lauspeca tenado de la
brutoj kaj ekologia agrikulturo.
EURO-NEWSLETTER 40/00 (2000-11-19, H. Ruehle, MEP, trad.&red.
AVE, MW), http://www.eurogruene.de

> Israelo kaj la okupitaj teritorioj, 2000-10-19: " Dum la
lastaj manifestacioj, la israelaj sekurecaj fortoj emis pli
multe uzi militajn metodojn ol ordokonservigajn metodojn
zorgantajn konservi homan vivon" deklaris Amnestio Internacia.
La organizo de defendo pri Homaj Rajtoj denove alvokas
Unuighintajn Naciojn malfermi enketon pri gravaj atencoj al
homaj rajtoj, chefe hommortigoj, faritaj en Israelo kaj Okupitaj
teritorioj. (red. el SAT-ed, sekvas detaligo)

Respondeculoj rajtas uzi pafarmilojn kontra— homoj, klare
avertinte tiujn, ke tia estas ilia intenco, nur kaze de legitma
defendo a— por defendi aliulojn kontra— tuja minaco de morto a—
grava vundo, kaj tio nur se malpli ekstremaj faroj ne sufichas
por atingi tiujn celojn. 
En iuj kazoj, israelaj sekurecaj fortoj malpermesis vunditojn
havigi kurachelpon. Ordofortoj anka— pafintus al klopodintoj
evakui vunditojn, dufoje mortigante ambulancanojn. Internacia
Komitato de Rugha Kruco (IKRK) publike alvokis chiujn partojn
shirmi kaj helpi vunditojn samkiel chiujn sanprofesiulojn
enkadre de esenca laboro kiun ili plenumas por savi vivojn.
Kaze ke sekurecaj fortoj ne lokighis kontra— manifestaciantoj,
ribeloj ghenerale ne pligravighis kaj la arigitoj finighis
disighi. Tiel post du tagoj, en kiuj du palestinanoj estis
mortigataj dum manifestacioj okazintaj en Um al-Fahm, Israelio,
la 1an kaj 2-an de oktobro, ordofortoj malintervenis dum
protestmovado la 3-an de oktobro kaj kontestintoj disighis sen
perforto. AI-Kontaktoj: MARIE NOEL, mnoel@aibf.be
(red., send. V. Charlot, SAT-ed)

> Brazilio-Amazonio: La brazila parlamento vochdonos -(is) pri
projekto, kiu signifus arean reduktadon de la amazonia arbaro 
je ch. 400.000 km^2, do, al duono. Plejparte la ligno estos
konvertata al ligneroj, uzitaj pro la produktado de grandaj
lignecaj platoj; kaj la areo estos uzata por agrikulturo kaj
pastejoj. Nun Greenpeace (Verdpaco) decidis bojkoti malmolan
lignon el tiu chi regiono. 
La sistemo de arbaro-grundo-pluvo estas stabila. Oni jam vidas,
ke sen la natura arbaro la erozio kaj shtonigho de la grundo
detruas la taksitan valoron; krome temas pri klimato-shangho kaj
hejmlando de indighenoj kaj animaloj. 
Bonvolu sendi vian subtenan mesaghon al:
fsaviolo@openlink.com.br  
(red., send. Jacqueline POUX, FR), (-> Mozaiko).
Rim.(MW): tiuj lignecaj platoj ofte servas nur mallongtempe, kaj
pro la uzita salacido, ghi ech ne taugas por hejtajho.

> En 2000 mankis akvo en Irano, despli grava estus la protekto
de la ekzistantaj resursoj:
Anzali Lago situas sude de Kaspia maro en nordo de Rasht. Ghia
areo estas 200 Km^2 kaj apartenas al 18 plej gravaj lagetaro tra
la mondo, kiujn subtenas Ramsar Konvencio. Ghi havas mond-skalan
gravecon,samtempe ekologiajn kaj vivmediajn  valorojn, kaj havas
specialan rolon en geografio kaj ekonomio de medio.  Ghi estas
la plej grava loko por bredado de fishoj de Kaspia Maro. Ankau
ghi estas konvena loko por migrantaj birdoj kaj havas gravan 
ekologian valoron en vivo-cirkulado de akvovivantajho. 
Malgrau graveco de chitiu lago, precipe industria kaj urba
kloakajho rezultas al iom post ioma detruo de chitiu granda akva
vivmadio. Industrio apud chitiu lageto sen zorge fluigas siajn 
kloakajhojn al chitiu lageto.
(Hamshahri, 23/ Mordad/1379  (2000-08-13, de F. Solat)

> Svisio: Laulonge de la Rheno trovighas 4 de la 5 svisaj atom-
centraloj kaj la esplor-centro Wuerenlingen. Tie nun staras t.n.
intertempa stokejo por alt-radioaktiva rubo en Kastoroj.
Ili nun konstruas ege grandan brulfornon por tiu chi rubo; la
kamentubo estos ege alta; entute ghi distribuos radioaktivajn
isotopojn en al regionon. Povas esti, ke ankau por ne-svisa
radioaktiva rubo; konsekvence, char la fumgasoj ne konas limon. 
Tamen la loghantaro je la alia flanko de la limo ne estas
pridemandita. Per multe da mono - dum 25 jaroj al la komunumo W.
ili pagas jare po 1,9 Mio SFR - kaj tauga varbo-taktiko ili
reduktis la kritikon en Svisio mem.
Adicie la NAGRA, kies tasko estas trovi stokejon subteran,
plejbone en granito; sed tiu ne trovighas tie - nur tono, che
Benken. Tio estus nacia solvo, sed internacia risko; char ankau
la stokejo trovighas en la limo-regiono. Tutmondigho signifas
malfermajn limojn al investo-mono; sed kontraste ne al la necesa
kritiko. (Axel Mayer, BUND (DE), 2000-08-15, red.trad. MW)

> Urugvajo 
1-Malpurigo de nia haveno. Montevidea haveno estas gravega por
niaj najbaraj kaj internaciaj rilatoj. Sed bedaurinde ne
ekzistas kontrolo pri malpurigado, kaj ech alvenas grandaj
shipoj kaj estas pentritaj kun ne permesitaj farboj.
2-Ekzistas malpurigon de riveretoj pro industrioj kaj personoj.
La plej terura ekzemplo estas "Miguelete" rivereto en Montevideo
urbo, kie jam ghiaj akvoj ne plu movas pro tro da rubo. 
3-Leghaj aferoj ne permesas iri lernejon al naturistaj
gestudantoj, nur char ili ne sin vakcinigis. Tamen, gestudantoj
kiuj estas fumantoj au drogantoj povas cheesti sen problemoj. 
4-Ekzistas tro granda kvanto da autoj en chefaj urboj; ekz.,
Montevideo; do chiutage oni malpurigas pli, kaj pli malbone,
cent da akcidentoj okazas chiutage.
5-Ne ekzistas specialajn vojojn por biciklistoj, en neniu urbo
el Urugvajo.
6-Ghenerale urugvajuloj ne emas sportumi.
7-Ghenerale la plej grava nutro en nia lando estas viando, oni
manghas multe da viando, kaj poste tio signifas por ni seriozajn
problemojn pro intesta kancero; ktp..
8-Ne ekzistas bona kontrolo por rubejoj en multe da urboj. 
9-Ni bone komprenas kiel agrikulturo influas la medion kaj
sanon, sed bedaurinde trouzo da kemiajhoj kaj agro-toksikajhoj
daurigas ekzistante che ni, kaj ech akcidentoj pro tio. Jam
preskau oni ne vidas bestojn kiel ilo por labori la teron. 
10-Lumo-malpurigo estas granda problemo en urboj. La astronomoj
dezirus ke la lampoj devas iluminigi malsupre kaj ne al chielo,
char oni ne bone povas observi la stelojn kiam ilumineco ghenas
dum observado. Ekz-e, antau Santos Palaco, en strato de 18a
julio en Montevideo, lumoj estas en la planko, kaj tio ne estas
utila por observantoj, nek por la urbo sekureco, nek por la
shparenergio. (Finfine ni mem devas pagi la malshparitan
energion). Devus ekzisti legho por lumprotektado el la urbo,
kvankam ghi estu nur por unu regiono. 
11-Ne ekzistas bona kontrolo da fumado, kaj oni ne respektas
lokojn por nefumantoj. Ni forte batalas kontrau tio, kaj
memorigas la Mondan Tagon sen Tabako, chiujare la 31-an de majo.
Chiuj ni rajtas spiri aeron sen fumo da tabako.
12-Brulegoj estas problemego speciale dum somero, kiam grandaj
arbaraj regionoj brulegighas, kaj poste niaj rimedoj ne estas
sufichaj por rapida estingado. 
(de Sandra Burgues (UY), red., sen la fotoj - pardonu, MW)

> Sardar / Narmada
La Mondo-Banko ofte financas ekologie kaj ekonomie malsanajn
projektojn. Kelkfoje dependas de la vidpunkto, sed plej ofte la
gigantaj projektoj ne taugas sub vidpunkto de daurigebleco.
La Sardar Sarovar Projekto estas nur ekzemplo. La Sardar pr-o
delokigus 320.000 homoj de sia loghloko; plej ofte montrighas,
ke tiuj delokigitaj homoj ne plu trovas similan hejmregionon;
char ili estas agrikulturistoj kaj bezonas same grandan areon -
je simila kvalito - por daure vivteni sin. Krome temas pri
mediaj damaghoj kiuj nur pli poste montrighas. Responseca NRO
estas Narmada Bachao  Andolan (Save the Narmada Movement).
Ekz-e la Nasser bar-lago en Egiptio preskau plenas je sablo
(...). La banko akceptis la planon en 1985 kaj nur 1993
retirighis; tamen la hinda registaro insistas je ilia subteno.
Pro tio okazis alvoko al protesto ke la Monda Banko ne garantios
aliajn hindajn projektojn antau ol la retirigho de la shtato.
(de Susanne Wong, Internacia Rivero Reto, IRN, swong@irn.org)

> Tajvano - hidrarga rubajho
Tajvano sendis al Kampucheo multan venenan rubkoton, kiu
malpurighis pro hidrargo. En la rubo, hidrargo estas en formo de
kemia kombinajho. Fine, oni decidis repreni al Tajvano la
rubkoton. Hidrargo kauzas la t.n. Minamata-Malsano kiu detruigas
la nervosistemon, la unua fojo ghi aperis en Japanio pro
hidrargo-enhava abakvo.

> Tajvano - balenoj surbordighis
En 1999 dum kelkaj fojoj, balenoj surmarbordighis al Tajvano.
Neniu kauzo estis rigardita, do, eble temis pri Sonar-provoj (->
Mozaiko).

> Publika transporto
La scienca urbo XinZhu estas konstruita for de la urbo, sed ghis
nun la publika trafiko preskau mankas. Shajnas ke Tajvano havas
sufiche da mono por acheti fuelon. Tamen almenau komencas la
pripensado, char okazis diskuto pri "daurigebla XinZhu". 
Chie en la mondo povas okazi, ke ech la horario ne estas
publikigita. Por la homoj necesas certeco - kiam veturi tien kaj
kiam eblas veturi reen. Kaj la ofteco de la buso ankau difinas
la akceptadon far la publiko. 
> Auto, biciklo, piediranto kaj arbo
En multaj lokoj en Xinzhu nun okazas planoj por reformi
stratojn. En Francio jam delonge oni konstruis cirklovojojn je
krucighoj; ili ne bezonas semaforon kaj ili estas pli sekuraj -
ech biciklovojo povas gvidi la ilia rando. Finfine ankau en
Germanio. Negative estas, se oni planas urbon chefe por la
automobilo. Parkoj estas rigardataj kiel rezervo-spaco, kaj
laubezone oni faligas arbojn kaj tranchas parkon - kiu devus
esti insulo de trankvilo en la urbo. (-> NRO, auto)

> Religia paco kaj politiko
Okazis la "summit of religios leaders for peace"
(pintokonferenco de religiaj gvidantoj por paco), 2000-08-xx en
Nov Jorko, pro protesto el Pekino la organizantoj (UN ?)
ekskludis la Dalai Lama, kiu reprezentas samtempe la ekzil-
registaron de Tibeto. Tio ne gvidas al paco.

 
  • Al la komenco de AVENO
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)