AVENO
Bonvenon al AVENO 21 |
|
|
|
BonvenonKaraj geamikoj, mi deziras Cxion Bonan por la Nova Jaro al vi kiel AVE-membro aux interesulo. Mi ja scias ke en kelkaj landoj la Nova Jaro komencigxas je alia tago kaj povas havi alian numeron ol 2000. La jarfina tempo estas sakra por cxiuj - almenaþ je la norda parto de nia tero. Finfine la tagoj igxas pli longaj kaj oni revas pri paco kaj sukceso. En multaj landoj mankas la paco, homoj estas subpremataj - ofte temas pri interetna malpaco: Okupacio de la indigxena regiono fare de koloniisma imperio; subpremo aux envio de pli sukcesa etno - parte videbla en diversaj eklezioj aux religioj, kiel ekz-e en Islamo: sunna-anoj kontraux sxia-anoj. Felicxe en Norda Irlando post jardekoj katolikoj pacigis kun la protestantoj; kaj en Orienta Timoro la okupacio fare de Indonezio finigxis. Tamen restas multaj malbonaj ekzemploj kaj la tempo de kolonialismo ankoraux ne finigxis (ekz-e Rusio kaj Cxinio apartenas ankoraux al la kolonialismaj landoj). Mi esperas, ke en la Nova Jarmilo la maljustaj, kruelaj rilatoj inter la homoj kaj inter la homaro kaj la naturo ne akrigxas - sed plibonigxas, dank' al tehxnikaj progresoj. > Statistiko de AVE: AVE havas 246 regulaj membroj kaj 130 interesatoj. Se Vi havas demandojn rilate AVE, bv. respondi al tiu cxi mesagxo. AVE mem ne estas Verda Partio sed informa reto de Verduloj; ni estas partianoj kaj ne-partianoj, kiuj akceptis la celojn de AVE kaj la Politikajn Gvid-liniojn de la Euxropa Federacio de Verdaj Partioj (EFGP), publikigitaj en Masala/Helsinki en 1994. |
|
Kandelstr. 62, DE-79194 Gundelfingen |