AVENOBonvenon al AVENO 20 1999-05 |
|
|
|
Bonvenon al AVENO 20Karaj geamikoj, elkoran saluton al vi kaj dankon por pluraj tekstoj de la AVE-anoj. Por la euxropaj verduloj nun estas malfacila tempo, cxar la Kosovo-Milito superas cxion ajn. Cxu eblas fieri, ke la verdaj partioj en Francio kaj Germanio estas partneroj en registaroj kiuj enkadre de la NATO jxetas bombojn al Jugoslavio sen UN-mandato ? Pri gxi nun aperis lavango da informoj; la interreto montras sian translimecon. En Euxropo ni ne estis alkutimitaj al militoj dum 50 jaroj. Sed ni ne foresu, ke en multaj landoj la homoj suferas pro subpremo kaj milito. Kaj ni forlasu la perfortan vojon por dauxrigi malfacilan politikon. Mi verkis kiel sekretario publikan AVE-Alvokon Kontraux la Kosovo-Milito; mi kunmetas gxin kune kun la pozicia teksto pri Paco-Politiko de la Verda Grupo en la Euxropa Parlamento. >> Statistiko de AVE: 71 virinoj, 194 viroj, entute 270 membroj, inter ili 51 membroj de verdaj partioj; krome 87 interesuloj kaj 16 arhxivistoj. AVE ne estas Verda Partio sed informa reto de Verduloj. Ni estas partianoj kaj ne-partianoj, kiuj akceptis la celojn de AVE kaj la Politikajn Gvid-liniojn de la Euxropa Federacio de Verdaj Partioj (EFVP), Helsinki (1994). |
|
Kandelstr. 62, DE-79194 Gundelfingen |