AVENO 19b

Verdaj Partioj

Januaro 1999
 
AVE
 

Al la komenco de tiu cxi bulteno

Verdaj Partioj

En 1998 la Verdaj Partioj gajnis ne grandajn sed tamen nivelajn sukcesojn. En multaj landoj ekzistas VP-oj; en Afriko kaj Ameriko fondigxis Federacioj de la VP-oj. Verdaj Partioj partoprenas nun en la registaro de pluraj landoj: Francio, Georgio, Germanio, Italio, Slovakio, Svedio, Finnlando. Estas malfacile enmeti la verdajn programerojn en la registaran politikon. Unue, cxar la registaro kutime konsistas el pluraj partioj kaj la VP estas la malgranda partnero. Due, cxar sxangxi la politikon de la antauxa registaro kun siaj traktatoj nek estas facile, nek estas farebla tuj. Ekz-e la germana VP interkonsentis kun la SPD je pluraj temoj; pri la enkonduko de la eko-impostoj favore al la laborkostoj, pri la finigado de la atomenergio, pri konflikt-solvoj kaj pri la modernigo de la sxtataneco.

Unu el la gravaj aferoj por Verda Politiko estas partopreni surloke. Kvankam tie estas nur la "malgrandaj decidoj", tamen la aliaj civitanoj povas sperti la sinceron kaj kompetenton de ni. Ni ricevas multe da informoj el la Federacioj; krom tio mi sxatas informojn kaj opiniojn de homoj - de vi.

En decembro okazis kongreso de euxropaj kaj afrikaj Verdaj Partioj en Nairobi. Bedauxrinde la afrikaj membroj de AVE logxas en la okcidento.

Demando - bv. informi AVE, se vi povas helpi: Kiu scias pri la hinda politikistino Menoka Ghandi?

 
 Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)

Kandelstr. 62, DE-79194 Gundelfingen