AVENO 19b

Negative

Januaro 1999
 
AVE
 

Al la komenco de tiu cxi bulteno

Informoj el la tuta mondo - Negative

- Afghanio: La Taliban-registaro regvidis la socion en pra- islaman tempon, kie virinoj havis preskaux neniun individuan rajton. Ne mirinde estas, ke Usono instigis la Taliban kontraux la "komunisma dangxero" el Sovetio, tiel oferinte la Homajn Raj- tojn al la Kapitalismo.

- Algxerio: La Sekreta Polico en Algxerio eble kauxzis (multajn) murdo-atakojn, kiuj estas alkrocxitaj al la islamaj fundamentalistoj. (Informoj de R. Bleier, DESIP, <www.igc.apc.org/desip/Algerian.html>

- Angolo: La lando estas tiom ricxa, ke la du grupoj, kiuj kontrolas la oleo- kaj diamanto-industrion, ne povas fini la internan militon. Bedauxrinde ili rekomencis meti grundminojn, kiuj denove difektis kaj mortigis multajn civilajn personojn. Unu el la malbonaj sekvoj estas, ke la knaboj kiuj militservas, transformigxas mense en soldatoj, kiuj ne (plu ?) povas pensi civile.

- Cxinio: La monopartia sxtato malparoligas siajn disidentojn. Laux konfucea idearo la komuno validas entute kaj la individuo servu al komunumo (v.s.).

- Rusio: Pro la malbona stato de la ekonomio la mediomalpurigo plidauxras. La sxtato nek havas monon por subteni ekologian investadon nek povas kontroli la kontraux-legxan konduton de la firmao-posedantoj. Pro tio suferas ekz-e la Bajkal-Maro pro agrikulturaj rubo-akvoj kaj kemia polucio (sulfurizitaj kaj klorizitaj substancoj kaj restajxoj kiel lignin, ktp.) fare de celulozo-fabriko je Bajkalsk. La Bajkal estas la plej granda resurso de trinkakvo de la tero. Pro la klorizado je la produk- tado, jam nun malbonigxas la san-stato de la (multaj endemaj) bestoj en la maro. Ekzistas la tekniko por dauxrigeble produkti paperon.

- Rusio: La sxtato produktis kaj starigis malgrandajn interkontinentajn atom-rakedojn. Estas ridinde, ke investi en la ekonomian kaj ekologian evoluon de Rusio aux pagi regulan salajron al la instruistoj (ktp.) ne eblas, sed tamen investi en viv-dangxerajn ludilojn. Mi esperas, ke post Jelcin venos forta kaj bona prezidento por la estonteco de sia lando.

- Rusio: Pensiulino el Pinejxa regiono skribis pasintsmere leteron al Boris Jelcin kaj petis la prezidenton kaj la ministron de Defendo Sxtata sxangxi tempon de raketaj startoj de somero al vintro. ".. Ke ni povu ni ion kreskigi kaj rikolti en gxardenoj kaj en arbaro. Temas pri tio, ke, pro la startigo de raketoj en nia regiono falas toksaj pluvoj kaj cxio, kion ni kreskigas, pereas kaj putras. Kaj en la arbaro la beroj kaj fungoj malsanas. Pro tio cxi jare oni ne faras kiel antauxe sxtatajn acxetojn de niaj legomoj. (...)"
La generalo Nikitin provis trankviligi kaj parolis nur pri la raketoj kun malmola fuelo. Sed la plej grandan damagxon faras raketoj kun likva fuelo kiu enhavas kiel komponenton heptilo (rim (MW): eble Hidrazino ?). Dum la periodo ek de komenco de la poligon- kaj kosmodrom- ekspluatado al ni falis (laux la plej modestaj kalkuloj) 2800 tunoj da metal-disrompajxoj, 220 tunoj da acidajxoj kaj 110 tunoj da heptilo, por la raketojn "Ciklon" kaj "Kosmos". Kaj laux la aserto de ekspertoj de la Tutmonda San-Organizo tempo-limo de neuxtraligo de heptilo, kiu estas toksikajxo de la 1-a klaso de dangxero en la nordo estas: en grundo- pli ol 20 jaroj, en akvoj- 2-3 jaroj, en plantoj- 15-20 jaroj. Laux la faktoj de esploroj far' laborantoj de Medicina Akademio en Arhxangelsk, cxe 50-90% de la logxantaro, kiu logxas proksime al la kosmodromoj, estas rimarkitaj patologiaj sxangxoj de hepatoj. (Fjodorov, "Pravda Severa" 1997-12-24, Unio "Por kemia sendangxereco", tr-is Bespalov)

- Tajvano / kaj versxajne aliaj landoj: Toksa hidrarga rubajxo estas eksportita al Kampucxeon (de Qjao).

- Irano: fine de la lasta jaro okazis renverso de la temperaturoj de la atomosferaj tavoloj. Tial la aero en la plej grandaj urboj Tehran kaj Isfahan tiom malbonigxis, ke lernantoj devis resti hejme kaj auxtomobila trafiko estis reduktita (el Hamsxahri).

- Peru: Shell nun volas ekspluati tergason en regiono de pluvarbaro, kie estas rezervato de la Nahua-tribo. Ili protestas, cxar jam la kompanio ne respektas la akvon, sed uzas la riveron kiel rubejo.

- Pollando: Por okazigi olimpikajn vintro-ludojn la nacia naturparko de la Tatra-Montaro, en la regiono de Zakopane, estas endangxerigata pro la multaj konstruaj planoj. < bobsobanski@webtv.net>

- Usono / Irako: Usono atakis irakajn militarajn konstruajxojn, elspionaataj de la usona gvidanto de la UN-komisiono. Por la atako ne ekzistis ordono de la UN-Sekureco-Konsilio. Despoto Hussein, ne estis la celo. Usono preferas tiajn izolistojn (kiel Pinochet ..) kaj cxef-rolemas por la tuta mondo.

 
 Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)

Kandelstr. 62, DE-79194 Gundelfingen