AVENO_16: AVE: Verda Politiko - Milito kaj Paco '97

Grund-minoj estas produktataj en multaj landoj, sed malpermeso enkadre de la UN ^gis nun ne eblis. Kelkaj landoj nun subskribis traktaton malpermesi anti-personajn minojn, sed la plej grandaj produktolandoj ^Cinio kaj Indonezio (^cu mi pravas ?) e^c ne partoprenis la konferencon. ^Ciutage estas kripligataj kaj mortigataj bestoj kaj homoj (civitanoj -ne nur soldatoj), pere de minoj. Necesas haltigo de la produktado kaj intensa detruo de la milionoj de ku^santaj kaj aliaj minoj ! Ekz-e anka~u tiujn "PARM" (Panzer-Abwehr-Richt-Mine), a~utomata granda mino kiu mem trovas tankojn (^cu eble anka~u busojn a~u civilajn veturilojn ?), kiujn produktas Daimler-Benz.

Necesas fortigo de UN kaj OSKE (Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en E~uropo) (kaj similaj) por redukti la milito-dan^geron.

Unu el la multaj pacemaj organizoj estas la RIB (Armil-Informa Oficejo, Umkircherstr. 37, D-79112 Freiburg). Ili kreis novan koncepton: 5 procentoj por la Paco. Tio signifas, ke ^ciuj landoj povas redukti siajn elspezojn por la militista sfero je 5 procentoj jare; kaj tiu ^ci monon ili investu en la sekvaj kampoj: Alitrejnado de soldatoj; konversio de armilfabrikoj al civilaj produktoj; konversio de militar- areoj; trejnado de homoj por solvado de konfliktoj; investi en la evoluon de justa (internacia) socio por redukti la socialajn problemojn el kiuj kreskas konfliktoj. RIB ser^cas internaciajn kulaborantajn grupojn - AVE subtenas la koncepton morale kaj informe.


[KOMENCO] [-] [AVENO-
INDEKSO] [+]