AVENO_16: AVE: Verda Politiko - Homaj Rajtoj '97

Verda Politiko por la Estonteco Nia verda politiko celas agnoski problemojn kaj trovi da~uripovajn solvojn por ili. Mi nur listigas skize kelkajn ur^gajn problemojn en la mondo; la listo ne estas kompleta - se vi havas malsamajn opiniojn a~u e^c aliajn sciojn, bv. informi min. Se vi volas, ke mi publikigu vian opinion, bv. skribi koncizan tekston

Malagnosko de la Homaj Rajtoj en pluraj landoj pro diversaj ka~uzoj. Plejparto de la informoj venas de Amnesty International (AI) kaj la ^jurnalo "La Monde Diplomatique". La postuloj paralelas al la Programaj Gvidlinioj de EFGP kaj parte estas miaj personaj opinioj.

^Cinio: Mi gratulas ^Cinion por la regajno de Hong Kong; kiu estis unu el la lastaj kolonioj. Mi havas la esperon, ke ne nur la ekonomia forto de HK helpas la evoluon de ^Cinio, sed ke anka~u la tiea demokratio helpas al plia demokratia evoluo de la lando. Krome mi esperas, ke paralele la ^cinaj A~utonomaj Regionoj Tibeto kaj ^Sin^gjang-Ujgur-lando (nomoj el la mapo de la Kartografia Eldonejo en Pekino) ricevos veran a~utonomion. En Tibeto kaj Ujgur-lando temas pri kulturo kaj religio, perforta subpremo de la alstrebo al a~utonomio. Temas anka~u pri resursoj kiujn ^satas posedi kaj eluzi ^Cinio (oleo en la Ujgur-lando; ligno, metaloj kaj setlebla grundo en Tibeto). Aliaj aspektoj estas la teknika kaj socia evoluoj de tiuj landoj. Multaj el la indi^genaj enlo^gantoj ne volas la socialan ^san^gon en popol- ^cinan socion - sekve la plej aktivaj estas en malliberejo a~u en ekzilo. Mi provis publikigi tekston ^cirilatan en "El Popola ^Cinio" - ^gis nun ne eblis. Se iu de vi anka~u estas abonanto, bv. sendi vian kritikon al la redakcio (se vi tute ne havas ion por kritiki - mi pretas sendi miajn informojn). Kompreneble la redakcio ne kulpas - sed ili devus informi pli objektive.

Zairio / Kongo : la nova prezidento el^saltis la demokratajn partiojn -mi dubas ^cu nur por la momento por ekkonstrui la landon - krome temas pri grandaj komercoj rilate la metalajn resursojn.

Belarusio: La prezidento Luka^senko subpremas la liberecon de opini-esprimo kaj demokratian agadon.

Al^gerio: Eble la bildo ^san^gi^gis post la baloto kiam eblis elekti Islam-favoran partion. Mi esperas, ke la terorigo de la popolo fare de la fundamentalistoj nun fini^gos. La lando devas trovi vojon inter religia ^stato, kiu ne allasas liberecon de kredo kaj de moroj, kaj senreligia ^stato (laikeca) kiu malagnoskas religiajn sentojn.

Irano: Interpretado de la Nobla Korano kaj la islamaj religiaj le^goj la~u vira vidpunkto. Ekzemple la ordono, ke virinoj vestu sin per longa mantelo kaj ne montru ilajn viza^gojn. "^Cador" estas ne praktika kaj e^c ne detale postulita de la Korano. Tiamaniere ekz-e ne eblas veturi per biciklo. Fanatikuloj e^c atakas biciklantajn virinojn, ^car ili opinias ke bicikli ne decas por virinoj. Krome temas pri vivdan^gera subpremo de homoj (Baha'i) kiuj deturnis sin de la Islamo kaj sekvis la religion de Baha Ullah (kiu vivis pli ol 100 jaroj anta~ue). Ni esperas, ke la nova prezidento redonos iom da Homaj Rajtoj al la popolo. Alia ekzemplo estas la ^jurnalisto kaj eldonanto de ^jurnalo Adineh. Li nun estas tenata sub misteraj kondi^coj pro politikaj ka~uzoj - pro kritiko. La akuzo estas nekredebla por homoj kiuj konas lin. La~u la Homaj Rajtoj necesas almena~u publika proceso kaj honesta ebleco havi defend-advokaton kun la necesaj rajtoj. AI opinias, ke temas pri atako kontra~u la ^jurnalisma libereco. La AVE-sekretario petis la justicministron liberigi F.S. kaj atentigi la Homajn Rajtojn. ^Cu ne eblas, ke la revolucio kontra~u la fe~udala ^Sah finfine gvidu al demok-rata socio, kie la religioj helpas balanci inter la diversaj interesoj.

El la E~uropa Historio El la okcidente~uropa historio oni povas lerni, ke eklezio kaj religio devas esti independa de la registaro. Tiam la papismo (re^gimo de la ek-lezianoj) dum longa tempo ka~uzis malbonajn sekvojn.

Indi^genoj en pluraj landoj estas subpremataj, ilia mediokonvena vivstilo malhelpas la ekspluatadon de la resursoj; la kompleksa sistemo de in-dustrio, militistaro kaj registaro simple malagnoskas ilian ekziston kiel samrajtaj homoj kaj tial provas ekstermi la indi^genojn pere de diversaj metodoj: En Kanado a~u Alasko milit-jetoj terorigas la brutaron pere de malaltaj flugoj. En Siberio senzorga oleoproduktado detruas grand-aree la vivbazon de la boacoj. En Orienta Timoro, kiu politike apartenas al Indonezio, la indi^genoj estas subpremataj - pro la ligno kaj aliaj resursoj.

"Civilizo":

Religioj ofte estas ka~uzoj por konfliktoj kaj interhoma malamikeco. Menciinde estas la interreligia dialogo, kion iniciis profesoro Kueng sub la titolo "Monda Etoso". La komuna koncepto jam povis redukti la ^jaluzon inter la religioj. Konferenco de la eminentuloj de la plejmulto de la religioj akceptis komunan tekston (trovebla en "Homekologio", okaze de la Tago de Paco (1996-07-26): L. Fiala, Fuegnerova 18, CZ-29001, Podebrady). Nun necesas anka~u konvinki la fanatikulojn, ke ili laboru je sia propra pliperfekti^go; kaj ili misiu per bonaj ekzemploj kontra~ue al la perforto de alikredantoj.


[KOMENCO] [-] [AVENO-
INDEKSO] [+]