AVENO_15: AVE en Vieno cxe Kongreso de Euxropaj Verdaj Partioj



1-a Kongreso de Europa Federacio de Verduloj 21a/23a de junio en Vieno
en UN-centro.
Komenco de la kongreso estis Merkato de Verdaj Eblecoj je la rando de
kafejo. Estis budoj de diversaj verdaj partioj, de la Verda Frakcio de
la Euxropa Parlamento, de la Federacio de la Junaj Verduloj kaj la Asocio
de Verduloj Esperantistaj.

La unua renkontigxo de euxropaj verduloj okazis jam 1984 - kaj samtempe
AVE estis fondita.
Tiaj kongresoj donas eblecon ne nur por fari rezoluciojn, sed same grava
estas la persona renkontigxo kun verduloj el aliaj landoj.
La kongres-lingvo estis la angla;  interpretado por la plena kunsido
estis en la angla, franca, germana, itala kaj rusa. Plejmulto de la
parolantoj uzis sian nacian lingvon; kaj en la laborgrupoj kaj en la
kafejo kelkfoje estis problemoj, cxar ne cxiuj parolis la anglan. Kom-
preneble plejmulto havas aliajn patrinajn lingvojn. Felicxe la afrikanaj
gastoj parolis aux la francan aux la anglan.  
Nun estas 28 verdaj partioj el 25 europaj landoj membroj de la federacio.
En kromaj 7 landoj estas aligxopartioj, dum 4 aliaj ankoraux ne havas
statuson. Bedauxrinde en Pollando ne ekzistas verda partio; almenaux
ekzistas verda movado.
Mi kiel sekretario de AVE gxojis, ke observanto de hungara asocio AERA,
Andrasz Lukacs, parolis Esperanton kaj ni do povis montri la tauxgecon
de E-o.  
Du aliaj kongresanoj iam lernis E-on. Estis paroloj de prominentuloj: 
Claudia Roth (germana MEP), Johannes Voggenhuber (auxstria MEP), Joschka
Fischer (germana MB), Nino Chkobadze (georgia medio-ministrino) kaj Edo
Ronchi (itala medio-ministro). 
Claudia tre bone esprimis niajn internaciajn sukcesojn: 
"Kiu estus pensinte antaux tri jaroj, okaze de la Konsilo de la EFGP, ke
parolos al ni verdulino kiel medio-ministrino kaj ecx en la rusa."  
Sxi bone priskribis nian vojon de partio de protestuloj pere de reforma
al konstrua partio kaj diris: "Cxernobyl kaj BSE (bovina spongiforma
encefalito) apartenas al la sama erar-vojo." 
Johannes Voggenhuber admonis nin pli flegi la euxropan spiriton ene de
la verda movado; ne venku la interesoj super la ideoj. 
El svedio venis juna verdulino Yvonne Ruwaida (german-palestin-devena);
sxi montris al ni, ke la humanaj organizoj faras iel humanismo-koloniis-
mon. Aliaj el Kamerun, Zairio, Sudafriko kaj Palestino parolis pri iliaj
spertoj. Gast-donaco el Zairio estis tre aludema: afrikanino kiu balancas
surkape korbon plenplene de civilajxoj: auxtomobilo, fridujo ktp. . 
El Usono venis verduloj, kiuj nun subtenas kandidatecon de Ralph Nader
por prezidenteco; Sam Jordan petis subtenon por ke lia urbo Washington
D.C., registara urbo de Usono, ricevu la plenajn civilajn kaj demokratajn
rajtojn. Salut-vortoj ecx venis de la verduloj el Tajwan. Pliaj prominen-
tuloj alparolis nin: Pekka Sauri kaj Nikki Kortvelyessy (geparolantoj de
EFGP); Heidi Hautala (Finnlando, MEP), F-O Wolf ,Elisabeth  Schroed-
ter(germanio, MEP), Gila Altmann, Albert Statz kaj Christian Sterzing
(germanio, MB) krome Juergen Trittin (parolanto de germanaj verduloj).
Pliaj temoj estis la eko-impostoj; ekz-e Anglio prenas imposton de la
privata uzado de energio de 17,5 procentoj; belgoj pensas pri imposto al
la fluo de informoj. 
Mochovce estis alparolita kiel pordo-malfermanto por pliaj atomcentraloj.
Batalo kontraux la senarbarigo; la IGC (Interregistara Konferenco de EU
= Maastricht II); 
Nordo-sudo; malhelpo al NRO-oj en landoj kiel Estonio kaj Slovakio.;
eksporto de venenajxoj al Georgio;  betono kiel problemo por la kulturo
de konstruado. 
15 temoj estis rezoluciitaj. Finfine ni spertis alternativan urbo-rigar-
don, kio montris al ni la historion de la evoluo de Vieno. Entute estis
bona sperto. Bedauxrinde la oficialaj verduloj ankoraux ne tro sxatas
Esperanton, kvankam la kolekto de Germain Pirlot montras, ke inter la
EU-parlamentanoj la verduloj havas la plej altan procentajxon da "Espe-
ranto-simpatiantoj". 


  • Reen al la Komenca Pagxo de AVENO