AVENO 14 - Aprilo 1996
Amikajn salutojn,
mi deziras al vi Ĉion Bonan por la resto de la jaro 1996.
Ĉar mi volas inviti vin al niaj sekvaj renkontiĝoj mi
sendas nun nur malmultajn informojn (pri detaloj vidu pli sube):
>> Vieno (21-23a de junio): AVE-informstando kaj
renkontiĝo, je EFGP-konferenco.
>> Prago: (inter 20-27a de julio): AVE renkontiĝo, 2 hora,
okaze de 81a UK de UEA.
Raporto pri la Kunveno en Prago
Intertempe AVE havas pli ol 140 membroj, inter tiuj 20 kun ret-
adreso, ĉ. 20 estas membro de sialanda verda partio.
Mi/AVE nun havas adreson en la APC-reto (alternativa kaj
progresema komunikado).
Malgraŭ mia forta deziro ne eblos viziti la SAT-kongreson
'95 en St.Pe-terburgo.
Nukleaj Testoj:
Ni esperas, ke kun la fino de la francaj nukleaj provoj venos la
tutgloba fino de tiaj nukleaj eksperimentoj. Jam Grandbritio,
Francio kaj Usono rezignas pri nukleaj-provoj en la pacifiko.
Ĉernobil:
La 26a de aprilo ja estas dek-jariĝo de la nekontrolebla
nuklea ĉen-reakcio en Ĉernobil; ankoraŭ nun -
eĉ en nia regiono (je la rivero Reno - 2000 km for de
Ĉernobil) fungoj enhavas plialtigitan radioaktive-con. Kaj
pli danĝere estas, ke la rompita reaktoro denove povus
elimini radioaktivan materion en la biosferon.
Estos multaj memor-okazaĵoj:
Kiev: La Verda Orient-Okcidenta Dialogo okazos je 20-22a de
aprilo en Kiev, Ukranio, proksime de Ĉernobil. La temaro
rilatos pri riskoj de nukleaj centraloj kaj pri alternativoj.
-> Green East-West Dialoge (H. Spenkelink/A. de Boer),
FAX(Bruselo): +31 20 625 18 49
En Gomel (proksime de Ĉernobil) estas planata konferenco
kun akcepto de kontribuoj en Esperanto: Aleksandr Koval, p.o.box
99, Belarus-246050 GOMEL; ret-adreso: user@biar.gomel.by
Inter Freiburg (D) kaj Kolmar (F), sur la Reno-ponto inter
Germanio kaj Francio, proksime de la nuklea centralo de
Fessenhejm, estos memor-manifestacio je la 28a de aprilo.
En la elektronika reto troviĝas multaj aliaj fiksdatoj: ...
---
Baloto- kaj aliaj rezultoj de la Verduloj:
øĜemeliĝo: propono de Nic Best, de la angla Verda
Partio, estus bone ke unue la Verduloj uzu la ekzistantajn
partnerecojn inter siaj urboj por batali kune, ekz-e
kontraŭ troigo je aŭtoŝoseo-konstruado. Gravas
ankaŭ, ke studentoj agos en tia ĝemeliĝo.
øEŭro-Mediteranea Konferenco por daŭrigeble evoluo en
tiu ĉi regiono; partoprenis Verduloj kaj specialistoj el la
EU-landoj kaj el aliaj mediteraneaj landoj. Temoj estis medio,
akvo kaj laborgrupo pri "Migrado kaj Kultura
Interŝanĝo".
øEŭropa Civila Pac-Korpuso: (ideo de Alexander Langer +)
Partoprenis "Aŭstria Stud-Centro por Paco kaj Konflikt-
Solvado" kaj Tampere Paco-Esplora Instituto. Kontakto por
informi pri venontaj seminarioj al Ernst Guelcher, Verda Grupo
en la Eŭropa Parlamento, REM 209, rue Belliard 97, B-1047
Bruselo; aŭ e-poŝte: flemunpeace@gn.apc.org .
øEko-Impostoj: Je AVE-renkontiĝoj (kaj en VERDire) mi
ŝatus prezenti la diversajn modelojn por ekologi-rilatajn
impostojn en diversaj landoj, kiuj rilatas al foruzo de resursoj
(oleo, karbo, tergaso, metaloj), uzo de akvo-forto. Krome
interesas subteno de alternativaj rimedoj (sun-energio, bio-
gaso, resursaj plantoj). Viaj kontribuoj estos bonvenaj. *
Albanio: Verda Partio partoprenos la balotojn.
* Aŭstrio: Verda Partio gajnis 4.8% (antaŭe 7.3%),
tamen sufiĉas por 9 sidoj.
* Bulgario: sur komunala nivelo estis elektitaj 35 verduloj kaj
5 urbe-stroj.
* Ciprio: ekiĝis Verda Partio - elektoj estos en majo.
* Germanio: Landaj balotoj (Ligo 90 / La Verduloj): Nordrejn-
Vestfalio (nord-okcidente): 10 % ruĝ-verda koalicio;
Ŝlesvig-Holstejn (norde): 7.5% - iĝos ruĝ-verda
koalicio; Rejnland-Pfalco (okcidente): 6.8%; kaj Baden-
Virtembergo (sudokcidente): 11.6%.
* Georgio: ili kune elektiĝis sur listo de Civitana Unio,
kiu gajnis la elektojn kaj subtenas la registaron de E.
Ŝevardnadze ( 5 seĝoj kaj ministrino pri medio).
* Hispanio: Verduloj (Los Verdes Europeos) malgajnis de 0.7 al
0.24%; Izquierda Unida ricevis 10.5%. (Ĉu hispana membro de
AVE povus klarigi la diferencon ?).
* Norvegio: Claude Rouget, redaktoro de VERDire elektiĝis
por la Ver-duloj en la urban registaron de Tromsoe; despli
grava, ĉar li estas franco. Krom li 7 aliaj gajnis sidojn
kaj unu sidon en regiona parlamen-to. Verduloj nun agas je
ekonomia kampo kaj por Agenda 21 (de Rio '92). Ekiĝis nun
pluraj lokaj grupoj.
* Pollando: pluraj homoj kaj asocioj laboras (pli aŭ
malpli) kune - ekz-e ili eldonas Green Brigades (en la pola kaj
angla) kie kolektiĝas artikoloj el la tutlanda movado.
* Rusio: Green Party volis partopreni la elektojn (1995) kun la
Sendepen-daj Komercisto-kolektivoj, sed ne ricevis la necesajn
subskribojn (200.000). Ekologia partio "Kedr" (=cedro) gajnis 1%
(1991 estis 0.7%); membroj de Kedr estas (i.a.) establitaj
homoj, oficistoj kaj komercistoj. * Svedio: Ili ricevis 17.2% en
lastjaraj svedaj balotoj al la EP, tial nun estas 4 svedaj
Eŭro-Parlamentanoj (vidu la adresaron de EFGP), kiun mi
kunsendis.
* Taiwan: nova Verda Partio nun eklaboras por la nunaj balotoj;
ili petis helpon de EFGP por ke Ĉinio respektu la memdecid-
rajton de la popolo de Taiwan.
* Usono: Ralph Nader, konata pro protekto de rajto de uzantoj,
estas kandidato de la Verduloj por prezidento de Usono.
-----
_Eŭropa Federacio de Verdaj Partioj_ (EFVP; angle: EFGP)
(vidu la aliĝilon - supre):
La 1a kongreso (antaŭaj kongresoj ne nombras, ĉar
ŝanĝis la formo) okazos 21-23a de junio en
Vieno(Austrio). Mi kunmetas mendilon en la angla (la prezoj
rilatas al aŭstraj ŝilingoj). Bonvolu sendi vian
mendon antaŭ la 1a de majo al "Die Gruenen, Peter
Altendorfer, Linden-gasse 40 / 2, A-1070 Wien (vidu supre !)
Mi mendis eblecon por renkontiĝi enkadre de AVE kaj por
havi inform-standon pri Esperanto kaj AVE. Do, mi ĝojus
renkontiĝi kun pluraj de vi. La lingvo de la konferenco
estos la angla. Interpretado estos (ple-jofte) en la anglan,
germanan, francan kaj rusan lingvon.
La horario (mallonge):
Vendredo 21a de junio:
14.00 Merkato de Verdaj Eblecoj - do, informstandoj ktp. -
AVE-informotablo.
16.00-18.00 Registrado; 18.30 Malfermo;
19.00 Verdaj vizioj por Eŭropo, gvidota de Yvonne Ruwaida,
MP (S): Claudia Roth, MEP (D); Johannes Voggenhuber, MEP (A);
Pekko Haavisto, verdulo, ministro pri medio (SF); Joŝka
Fiŝer, MP (D); Nino ĥkobadze (verdulino, ministro pri
medio (Georgio).
20.30 Bufedo; 22.00 Filmo "Lillies in the Bank"
Sabato 22a de junio:
9.30-10.30 Plena kunsido pri Verdaj Vizioj: Ralph Nader
(kandidato de Verduloj por Usona presidento)
10.30-13.00 Forumoj pri specialaj temoj. Tagmanĝo.
15.00-18.30 Prezentado de malneto de Verdaj Vizioj por la 21a
Jarcento. Laborgrupoj pri:
Ekologia evoluo. Komuna sekureco. Nova Civitaneco. Nordo-Sudo
rilatoj. Ĉiu grupo ellaboros prioritatojn por EFVP kun
atingendaj celoj ĝis 1999 (2a-kongreso).
19.00 Plena kunsido. Reportado de la laborgrupoj.
20.00 Vespermanĝo. Muziko kaj dancado.
Dimanĉo 23a de junio:
9.30 Ratifiko de la IGC-dokumento de EFVP (IGC = Inter-Registara
Kon-ferenco), koncize:
" Por la Maastricht-Reviziokonferenco 1996 la Verduloj en
Eŭropo propo-nis siajn konceptojn rilate al demokratio kaj
kondiĉoj por estontaj membroj de EU kaj kunlaboro por paca,
ekonomia, sociala kaj ekologia evoluo. Same virinaj kvotoj je
oficaj postenoj en EU.
Grava celo devus esti la ekologie daŭrigebla evoluo (angle:
"sustainabi-lity"). Komuna eŭropa valuto enkondukendas,
tamen sen urĝo. Homaj rajtoj kaj eŭropa civitaneco,
inkluzive de duobla civitaneco por ĉiuj legalaj
enloĝantoj necesas. Nemilitista politiko estos evoluenda
por ke anstataŭi la NATO kaj WEU fortojn; kun la celo de
paco-orientita rolo. "
Mi petas helpanton por traduki la nunan tekston, poste certe
necesos aktualigo.
10.00 Prezentado de la dokumento Verdaj Vizioj (Viena Deklaro) -
eble ankaŭ tradukinda en E-on.
12.00 Ronda tablo de prezidantoj aŭ "parolantoj" de Verdaj
Partioj: Juergen Trittin (D), Madeleine Petroviĉ (A),
Dominique Voynet (F), Heidi Hautala (SF), Zurab Zhvania
(Georgio), Ripa de Meana (I), Gyorgy Droppa (HU).
13.30 Ferma Parolado.
_fino Vieno)_
Arbaroj:
Post la ekvatoraj pluv-arbaroj kiuj jam estis tre reduktitaj nun
sekvas la arbaroj de frosta klimato-zono (borealaj arbaroj) en
Kanado, Alaskao, Nordeŭropo kaj Siberio. La ekspluatantaj
firmaoj ŝajne sentas sin senkulpaj - ĉar ja la
registaroj permesas. Ambaŭ kune detruos la diversecon de
plantoj kaj bestoj en tiuj vastegaj regionoj. Same kiel en la
ekvatoraj arbaroj la regajno de la natura stato daŭros pli
longe ol en la moderaj zonoj - se oni finfine lasos la regionojn
al si mem. Tio ne estas ĉio, ankaŭ en Tibeto la
okupanta ĉina registaro lasas forhaki tutajn arbarojn; nur
nun ilikomencis planti forstojn - certe malpli ekologia ol la
antaŭa situacio.
Balenoj:
En Jutlandio (dana duoninsulo) mortis granda baleno; oni
analizis ĝin kaj trovis ege altan procentaĵon de pezaj
metaloj kiel Hidrargo kaj Kadmio en ĝi. Perversa efiko -
oni devas trakti ĝin same kiel speciala rubo !
Ozon-tavolo:
Nun ankaŭ super Norda Eŭropo montriĝis pli granda
redukto de la ozon-tavolo, ol oni antaŭkalkulis. Same kiel
en Aŭstralio homoj riskas kanceron de la haŭto, se ni
estas tro longe sub influo de la suno. Kaj ankoraŭ
konstante vaporiĝas la kaŭzantoj de tiu ozon-detruo el
multaj fridujoj kaj aliaj instalaĵoj. Necesas surtera
kolekto kaj kemia ŝanĝo de tiuj FCKW (Fluor-klor-
hidrokarbonidoj) al nedanĝeraj kombinaĵoj.
Eŭropa Unio:
- Maastricht II (financa harmonizo kaj Euro-mono), mi
aŭdis, ke Francio reduktis la interezon por normala
ŝpar-mono je de 4.5 al 3.5 (aŭ simile). Kaj aliaj
landoj kiel Germanio premas al sociala reto, por ke superi la
financan "truon" de la ŝtato (bv. vidi je "Vieno"). - BSE-
epidemio: Cerbo malsaniĝo de bovoj (kaj aliaj bestoj)
kaŭzata de malgranda proteino (priono) kiu detruas la
cerban strukturon. - pro timo, ke tiu BSE-substanco, povus
endanĝerigi la bestokulturon kaj ankaŭ la homojn de
tuta Eŭropo, oni decidis buĉi kaj forbruligi je alta
tempera-turo milionojn da bovoj. Plejmulto de ili
tutverŝajne estas sanaj. Kaŭzis tiun problemon la
malnatura nutrado de bovoj per viando-farino el bovoj aŭ ne
uzeblaj partoj de bovoj Oni devigis la bovojn al kaniba-lismo !
Estus pli inda pripensi la tutan sistemon de nutrado en nia
"civilizita" Eŭropo - vi certe scias, ke ekzistas aliaj
kulturoj rilate al uzado de buĉitaj bestoj, ekz-e ĉe
nordmaraj popoloj. Unue oni pardonpetas al la animo de la besto,
kaj due oni uzas ĉiujn partojn de la korpo. Eble iu de vi
scias pli pri la laŭ-natura konduto.
Aral agado:
Bedaŭrinde mi ne ricevis novan informon de Murodkul Rozikov
- almenaŭ esperas, ke li bonorde alvenis hejmen. De prof-
ino Bahro mi ricevis oficialan informilon pri la nuna situacio;
je registara nivelo oni devas pritrakti la malpligrandigo de
elpreno de akvo el la riveroj Syr-Darja kaj Amu-Darja, ĉar
ĉiuj kvin ŝtatoj de Centra Azio estas koncernataj.
Fine de majo estos konferenco en Taŝkent de NRO'oj
(NeRegistaraj Organi-zoj). Mi demandis, ĉu unu el niaj
amikoj de Samarkand povos partopreni.
Brest (Belarusio) - Balta hidro-regiono:
Mi estas en kontakto kun Medio kaj Mi, loka neregistara grupo,
plejparte de fakuloj el fakaltlernejo. La plej urĝaj celoj
estas plibonigo de la instalaĵo por trakti komunumajn
malpurigitajn akvojn (abakvo ?) kaj de la rilataj kanal-duktoj;
necesas aliro al financaj rimedoj de la Eŭropa Banko por
Rekonstruo. Krome temas ĝenerale pri media pedagogio.
Forumo Etnoj kaj Naturo:
Okazis 1995 en Poprad, surpiede de Altaj Tatroj. Ĉefe pri
etnoj de meza Eŭropo. Momente mankas tempo kaj spaco por
pliaj detaloj. Se vi inter-esiĝas, bonvolu mendi la
bultenon kun tema informo aŭ la libro pri prelegoj rekte de
Lev Medvedev: Akademio de Nova Pensado, Pjatnickaja 7,
RUS-113035 Moskvo; aŭ e-poŝte: soceco@glas.apc.org .
Tibeto kaj aliaj landoj ĉirkaŭ Ĉinio:
Daŭras subpremo de movadoj por sendependeco de tibetaj kaj
uiguraj popoloj. Krome multaj ĉinoj estas allogataj de la
ĉina registaro al tiuj terenoj, kiuj ĉinio traktas
kiel provincoj.
En APC-reto mi legis i.a. pri terura suferado de nomadoj pro
neĝa ventego kaj ke plejmulto de iliaj bestoj mortis - mi
ne scias, ĉu la premo de ĉina setlado respondecas, ke
la nomadoj suferis en tiu kata-strofo aŭ ĉu temas pri
"normala" troigo de la klimato ?
Grundminoj:
Post la kongreso en Tampereo mi ricevis plenan liston de
subskriboj por halti la produktadon de grundminoj (sur- aŭ
subteraj eksplodiloj). Kaj sendis al la UNHCR respondeculo pri
grundminoj en Genevo. Kiel vi eble legis, ĝis nun la
respondecaj registaroj ne akceptis halton. Pozitiva informo:
Aŭstalio demetas grundminojn el siaj arsenaloj kaj ili
petos de UN malpermesi ilin tutglobe.
De tempo al tempo eĉ eŭropaj pac-tenantoj (angle:
peace-keeper) estas vundataj de grundminoj en eksa jugoslavio.
Ĉu ne estus inda preni ĉiujn fortojn por ke
sendanĝerigi la metitajn minojn en la tuta mondo ? Por ke
rezoni laŭ-sisteme: se iu aĉetas minojn li (ŝi ?)
almenaŭ devus tuj pagi en internacian kason la miloblan
prezon por la post-milita sendanĝerigo kaj por la
rehabilitado de la suferintoj ! Mi petas pardo-non, se mi
aspektas cinika - kaj petas pri viaj opinioj.
Nova ret-adreso de AVE:
3Landbox estas sub-reto de APC kaj loke atingebla de mi. APC-
reto ne celas al transportado de multkoloraj bildoj kaj TTT-
surfado, por ke la uzantoj ne devas uzi ĉiam plej novan
teknikon, sufiĉas simpla komputoro kaj modemo; ne necesas
Windows. APC uzas "biciklan vojon por datenoj" kontraue al la
"Data Highway" (do, aŭtostrato por datenoj). La aliro kaj
uzado kostas 20 gmk-ojn monate - por privata adreso (por grupo
30). La ordiganto de la reto tamen scias, ke mi uzas la adreson
ankaŭ por AVE-komunikado kaj skribos en Esperanto.
Tiamaniere mi/ni povas ĉerpi el la rivero de informoj en la
sfero de ekologio, socio, homaj rajtoj kaj politiko kaj meti
niajn informojn en ĉi tiun fluon. APC same kiel aliaj retoj
havas "bretan" strukturon, tema ordigo kaj eblas elekti kaj
male-lekti bretojn. Sufiĉas mallonga alvoko (2-4 minutoj
sufiĉas) je kiu programo Xpoint interŝanĝas
informojn al kaj el la reto. Kompreneble post tiu
interŝango necesas enrigardi al alvenintaj informoj kaj
eble tuj respondi al iu demando aŭ peto. Mi povas adresi la
respondon al la "breto" aŭ al individua adreso.
Asocio de Verduloj Esperantistaj, UEA-konto (por donacoj): avex-
z; Sekretario: Manfred Westermayer, Kandelstr. 62, DE-79194
GUNDELFINGEN;
Returne al la AVENO-Indekso