#88 - 93 & 116 Milito kaj Paco nova (2011): 116

#88 Kamuflo-Programo
Civila kaj militara utiligo de atomenergio ne divideblas.

Uranion-pliriĉiga instalaĵo povas produkti ankaŭ alt-riĉigitan uranion por bomboj.
Reaktoro speciale povas bredi multe da plutonio. En "varmega ĉelo" eblas produkti ankaŭ materialon por bomboj. Reprilaborada instalaĵo ekstraktas la bombo-materialon plutonio el la atomcentrala rubaĵo
Multaj ŝtatoj evoluis atomarmilojn sub la kovriga mantelo de civila atomenergio - kelkaj tre sukcese. Ju pli da atomcentraloj, des pli granda la danĝero de militeca aŭ terorisma misuzo.
Pliaj informoj kaj fontoj*:
(de*) Studaĵo "Mito atomenergio" de la Fonduso Heinrich Boell.



#89 Rapidaj Brediloj
"Rapidaj Brediloj" (bredo-reaktoroj) potencigas la danĝerojn de la proliferado de atomarmiloj.

La atomcentraloj de la tipo "Rapida Bredilo" estas iom pli danĝeraj ol kutimaj reaktoroj kaj havas pli grandan akcidento-riskon. Krome ili ne uzas uranion sed plutonion kiel fuelon. Je grandskala utiligo de "Rapidaj Brediloj" estus survoje grandaj amasoj da plutonio kiel vendebla varo. Estus facile ŝteli de tio kelkajn kilogramojn por konstrui atombombon.
Pliaj informoj kaj fontoj*:
(de*) Studaĵo "Mito atomenergio" de la Fonduso Heinrich Boell.


#90 Malpuraj Bomboj
Iuj povas misuzi radioaktivajn substancojn el atom-centraloj kaj -uzinoj por "malpuraj bomboj".

Malgranda kvanto da ajnaj fendiĝoproduktoj el ajna atominstalaĵo, miksita kun kutima eksplodenzo, sufiĉas por konstrui t.n. malpuran bombon. Ĝia eksplodo fajne polvorigus kaj distribuus la radioaktivan materialon, kaj poluus la ĉirkaŭon radioaktive - fia minacopotencialo.
Pliaj informoj kaj fontoj*:
"Nukleara terorismo: Akuta minaco aŭ politika fantomo ?", studaĵo de la Hesslanda Fondaĵo por Paco- kaj Konflikt-Esplorado (HSFK).

(en) Konferenco de la Internacia Atomenergia Agentejo (IAEA) pri "Malpuraj Bomboj", 2003.

Informfontoj:
(de) BfS pri la malpura bombo

#91 Atako-Celo
Atomcentraloj estas celoj por atakoj.

Por vundigi kaj mortigi milionojn da homoj ne estas bezonata atombombo. La atako al atomcentralo sufiĉas. Je tute sekreta flug-simulatora eksperimento, mendita de la germana registaro, la probuloj sukcesis je ĉiu dua provo direkti Jumbo-jeton en atomreaktoron.
Pliaj informoj kaj fontoj*: (de*) Studaĵo "Mito atomenergio" de la Fonduso Heinrich Boell.


#92 Uranio-Municio
El rubaĵoj de la uranio-pliriĉigo iĝas radioaktiva municio.

Multaj armeoj, i.i. de Usono, utiligas obusojn kiuj enhavas malriĉigitan uranion. Je la frapiĝo ĝi polvoriĝas kaj kontaminas la areon. Radioaktivaj eroj kaŭzas gravajn san-damaĝojn je soldatoj kaj pli poste je civiluloj.
La militaristoj uzas uranio-municion pro ĝia altega trabato-forto kaŭze de ĝia ekstrema specifa denseco. La atomindustrio profitas de tia profitdona forigo de iliaj radiantaj rubaĵoj.
Pliaj informoj kaj fontoj*:
"La kuracisto kaj la priradiitaj infanoj de Basra", dokumenta filmo de WDR pri uranio-municio.

Informoj de la "Senperforta Agado Abolicii Atomarmilojn" (GAAA) pri uranio-municio.

Aktualigitaj informoj de la Kuracistoj kontraŭ Atom-Milito" (IPPNW) pri uranio-municio.

Konferencaj dokumentoj kaj raportoj de la konferenco pri uranio-municio, Hamburgo, 2003.

Informfontoj:
Wikipedia - Uranio-municio

Handelsblatt

#93 Milito pro Uranio
La urania malsato de la atomindustrio hejtigas novajn konfliktojn.

La uraniaj kuŝejoj ekzemple en afrikaj landoj rolludas ekde jardekoj en la tieaj konfliktoj. Ju pli da atomcentraloj, des pli forta iĝas la dependeco de la radianta resurso. Jam delonge uranio estas objekto de spekulado. Kiam uranio malabundiĝos, milito pro uranio iĝas same reala kiel milito pro nafto.
Pliaj informoj kaj fontoj*:
Studaĵo de Verdpaco pri daŭreblo de uranio-resursoj kaj pri uranio-malabundoj.

Informfontoj:
Milito kaj Uranio (de) Libro pri la militoj inter 1945 kaj 1992
FES Uranio el Taĝikio
Handelsblatt pri Uranio el Kanado
taz pri milito en Ĉado - i.a. pro la uraniaj resursoj

Pliaj argumentoj (2011) post la unua eldono:

#116 Atombomba materialo sur universitata kampo
La Teknika Universitato Munkeno stokas armil-taŭgan uranion - fuelo por sia reaktoro.

Malgraŭ internaciaj protestoj la TU Munkeno persistis je esplor-reaktoro, kiu bezonas armil-taŭgan, alt-riĉigitan uranion kiel fuelo.
Ĉirkaŭ 400 kg da tiu eksplodema materialo kuŝas sur la Kampuso en Garching. Jam 15 kg sufiĉas por konstrui atombombon.
Eĉ el la finbruligitaj brulelementoj de Garching eblas produkti atombombon. Kaj tiu alt-danĝera rubaĵo estas stokata en la ne tre sekurigita halo por Kastoroj de Ahaus.
(Castor [kastor] = granda kontenero por altradioaktiva materialo).

Informoj kaj fontoj*:

(de*) Informoj de la "Civitanoj kontraŭ la Atomreaktoro Garching" pri la funkciado de la FRM-II pere de altriĉigita Uranio (HEU)

(de) Informoj de la "Naturmedia Instituto Munkeno" pri la funkciado de la FRM-II pere de altriĉigita uranio (HEU)

Intervjuo de "Spiegel-Online" pri la danĝero de misuzo de armiltaŭga uranio el esploro-reaktoroj

(de*) Ahaus.htm

(de*) Fotoj de la esplor-reaktoro FRM 2

(de*) Pri la fuelo de la esplor-reaktoro FRM 2

  • Returne al enirejo de 100_Argumentoj
  • Al la enirejo de AVE
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)