Noto: (de*) estas lingvo de la ligita retejo; * signifas ke ghi estis uzata ankau kiel informfonto.


Gheneralaj informoj:

(de*) http://dip21.bundestag.de/dip21/btd/16/100/1610077

Informoj de la germana Federacia Registaro pri la elspezoj de la ŝtato por atom-esploro kaj - tekniko ek de 1974.

(de*) http://frontal21.zdf.de/ZDFde/inhalt/3/0,1872,7378371,00.html

Raporto de "Frontal 21" pri la subvencioj por la atomenergio.

(de*) http://www.eurosolar.de/de/index.php?option=com_content&task=view&id=514&Itemid=26

Info de EUROSOLAR pri la kostoj de la atomenergio.

(de*) http://www.spdfraktion.de/cnt/rs/rs_datei/0,,10739,00.pdf

Resumo de la federacia SPD-frakcio pri la ŝtataj elspezoj kaj subvencioj por la atomkurento.



#72 Subvencioj

La atombranĉo enkasigas miliardojn da subvencioj.

Esploradon kaj de la atomtekniko plejparte pagis la ŝtato. Eĉ la konstruon de la unuaj atom­centraloj ĝi kune financis - kaj poste la malkonstruon de la ruinoj.

Jam nur la federacia financoficejo elspezis ĝis 2009 pli ol 40 miliardojn Eŭro por la esplorado de la atomtekniko. La Eŭropa-Atomkomunumo (EURATOM) elŝutis 400 miliardojn Eŭro al la atomindustrio.

Kaj ankoraŭ nun ĉiujare fluadas 200 milionoj Eŭro en novajn atomprojektojn kaj -esploron. Aldone venas impostoreduktoj, subtenaĵoj, ŝtataj kreditoj kaj eksport-kaŭcioj por la atomindustrio laŭ miliardoj .


#73 Sen-Imposta Fuelo

Utiligi Uranion estas senimposta.

Kiel sola fuelo Uranio ĝis nun ne estas submetata al impostpagado: donaco al la atomkonzernoj, kiu valoras jare 1,6 miliardoj Eŭro. Ankaŭ por la forcejgasaj emisioj kiuj estiĝas je la preparado de la atom-fuelo, la atomkonzernoj ne devas aĉeti CO2-certifikatojn.


#74 Sen-Impostaj Reservoj

La atom-konzernoj ne devas pagi impostojn por la miliardo-enspezojn el iliaj mon-reservoj.

Ekde jardekoj la atomcentralaj entreprenoj profitas de grandanime senimpostaj mon-reservoj por la estontan malkonstruon de la atomcentraloj kaj stokado de radioaktivaj materialoj (rubo). Eĉ ne la interezon el tiuj reservoj estas submetata al imposto. Tiun monon, nuntempe ĉirkaŭ 28 miliardojn Eŭro ili uzas dumtempe kiel financa fortikaĵo por aĉeti aliajn entreprenojn kaj por investi en aliajn labor-kampojn.

Pro tiu-ĉi imposto-liberigo la federacia financministerio perdis ĝis 2009 8,2 miliardojn Eŭro.


Plia Fonto:

(de) http://dip21.bundestag.de/dip21/btd/16/063/1606303.pdf Frage #47


#75 Esplor-Bremso

Atom-instalaĵaj ruinoj voras miliardojn da mono por evoluado.

Esplor- kaj instru-reaktoroj, eksperimentaj kaj demonstraciaj atomcentraloj, "rapid-brediloj", varmegaj ĉeloj, eksperimenta re-prilaborada fabriko - Jam nur la federacia financoficejo donis multajn miliardojn Eŭro. Eĉ tiuj kiuj delonge estas malfunkciigitaj ankoraŭ voras grandajn monsumojn de la esplor-buĝeto.

La federacia esplor-ministerio devis pagi por la malkonstruo, dekontaminado kaj rubostokado jam preskaŭ 3 miliardojn Eŭro, en la sekvaj jaroj oni bezonos la saman kvanton - mono kiu mankas por scienco kaj esploro.


#76 Pli da Profito
De la plilongigo de la funkciada tempo profitas sole la atom-konzernoj.

Ĉiuj germanaj atomcentraloj estas amortizitaj jam delonge. Per tio nuntempe aparte sen asekura pago, sen fuel-imposto kaj daŭre senimpostaj mon-reservoj eblas produkti kurenton mal­multe­koste. Sed: Ni konsumantoj ne rimarkas tion.

Ĉar la prezo por kurento estiĝas je la kurento-borso kaj orientiĝas je la prezo por la pinta bezono. Tion ne povas produkti la atomcentraloj, ĉar ili estas tro malflekseblaj. La sekvo: profiton el iliaj malnovaj atomcentraloj kreas sole la kurento-konzernoj - ju pli longe la atomcentraloj kuras des pli da profito. La atomkonzernoj EnBW, E.ON, RWE kaj Vattenfall triobligis sian profiton inter 2002 kaj 2007.

Ĉu ie malleviĝis la kurento-prezoj ?

Pliaj informoj:

Prof-o Leprich pri "Kurento-Monitorada" studaĵo de la altlernejo pri Tekniko kaj ekonomio de la Saarlando (HTW) pri la profitoj de la kurento-konzernoj. Je HTW sub Leprich oni trovas multajn artikolojn.

(de*) http://www.wdr.de/tv/monitor//sendungen/2008/0814/luegen.php5

Raporto de "Monitor" pri la temo "Malmultekosta Atomkurento ?"



#77 Kurento-Prezoj

Atoma kurento plialtigas la prezojn.

La kurento-prezoj altiĝas de jaroj - malgraŭ la atomkurento. Decida kaŭzo estas la merkata povo de la 4 grandaj energio-konzernoj, kiuj dominas la kurento-oferton je la kurento-borso en Leipcigo. Ek de 2002 ĝis 2008 ili rikoltis preskaŭ 100 miliardojn Eŭro da profito, sole en 2008 estis 14 miliardoj. Dum la sama tempo ili altigis la kurento-prezojn je pli ol 50%.

Atomcentraloj fiksas la merkatan povon de la konzernoj kaj certigas al ili profitojn je miliardoj. Kontraŭ tio jam hodiaŭ la regajneblaj energioj agas prez-reduktante. Dank' al ventoenergio la konsumantoj ŝparas ĉiujare kelkajn miliardojn Eŭro (Merit-Order Efekto).

Se forfalus la nuntempaj enormaj privilegioj por la atomenergio - ekzemple pere de realisma kovrosumo je la kompensodeva asekuro pro atomcentraloj, impostado je la reservomono, fueloimposto - tiam atomkurento estus tre multekosta.: Bazela Prognos AG kalkulis jam 1992 realisman prezon de ĉirkaŭ 2 Eŭro por kiloWatthoro (kWh).


Pliaj informoj:

(de) http://www.atomhaftpflicht.de

Kampanjo de la Kuracistoj kontrau Atommilito (IPPNW), BUND, k.a. pri pli realeca kompensodeva asekuro de atomcentraloj.

(de) http://www.bmu.de/erneuerbare_energien/downloads/doc/39649.php

Informoj de la Federacia Ministrejo por Medio pri la prezo-dampa efikoj de la regajneblaj energioj.

(de) http://www.bmu.de/files/pdfs/allgemein/application/pdf/gutachten_eeg.pdf

Ekspertizo "Analizo de la prezo-efekto de kurentogenerado el regajneblaj energioj al la borsoprezoj en la germana kurento-merkato", Fraunhofer Instituto pri Sistem- kaj Ennovigo-esplorado (ISI), mendita de la Federacia Ministro pri Medio.

kurento-konzernoj, 2008.

(de) http://www.sfv.de/artikel/windstrom_senkt_den_strompreis_-_auswirkungen_des_merit-order_effekts.htm

Fona informo de la Solarenergio-Progresiga Asocio (SFV) pri la estiĝo de kurentoprezoj je la kurento-borso kaj pri la prezo-redukta influo de ventokurento.

(de*) http://www.zukunftslobby.de/Tacheles/prognstu.html

ekspertizo de Prognos "Identigo kaj internigo de eksteraj kostoj de la energioprovizado", Vol. 2, Ewers/Rennings, "Taksado de monaj damaĝoj pro t.n. Super-PSA (Super-GAU) (Aprilo 1992).


Fontoj:

(de) http://www.bmu.de/erneuerbare_energien/downloads/doc/39649.php

(de) http://www.taz.de/1/zukunft/umwelt/artikel/1/windstrom-oft-billiger-als-atomstrom/



#78 Ne Taŭga por la Merkato

Novaj atomcentraloj ne donos profiton.

En la pasintaj 20 jaroj en neniu merkat-ekonomia lando preskaŭ ne ek-konstruiĝis atomcentralo. Malgraŭ tio ke la instalita povumo de kurento-centraloj altiĝis je pluraj centoj da GigaWatt. Tio montras: atomcentraloj ne donos profiton.

Tion ankaŭ ne ŝanĝos la du plej novaj ekkonstruataj centraloj en Finnlando kaj Francio. La reaktoro en Finnlando estis dumpinga oferto je subvenciigita fiksa prezo (subvenciita i.a. de la federacia lando Bavario pere de favoraj kreditoj de la Bavara Lando-Banko).

La kostoj jam eksplodis. La produktantoj disputas kiu devas porti la miliardojn da pliaj kostoj. Atomindustrio (AREVA) kajkurento-monopolisto (EdF) estas en Francio je firmae en la ŝtata mano - tial merkato-ekonomiaj pripensoj ludas nur malgrandan rolon.


Pliaj informoj:

(de*) http://www.duh.de/uploads/media/Mythos_Atomkraft_01.pdf

Enkonduko al la studaĵo "Mito atomenergio" de la Fonduso Heinrich Boell (Ĉap-o I.9)

(de*) http://www.eurosolar.de/de/index.php?option=com_content&task=view&id=439&Itemid=62

Fona artikolo de Klaus Traube pri la laŭdira "Renesanco" de la atomenergio.



#79 Povo de Konzernoj

Atomenergio fiksas la centralan strukturon de energioprovizo kaj la povon de konzernoj.

Kvar grandaj kurento-konzernoj regas la kurento-merkaton en Germanio. Ili posedas la kurento-retojn, ili estras la energiocentraloj, ili determinas la kurento-prezojn kaj en nekredebla mezuro ankaŭ la energiopolitikon. Atomenergio plifortigas la konzern-povon. Decentralaj, altrendimentaj kaj medioafablaj energioinstalaĵoj en la manoj de civitanoj aŭ de komunumoj senpovigas la konzernojn. Pro tio klopodas la entreprenistoj de atomcentraloj malhelpi je ĉiuj kostoj decentralajn instalaĵojn.


Pliaj informoj:

(de*) http://buerger-kraftwerke.de/

Kampanjo de "Kuracistoj kontraŭ Atom-Milito" (en: IPPNW/ eo: KKAM) por konstrui vento-kaj suno-energiajn kurento-generatorojn en civitanaj manoj.

(de) http://www.attac.de/aktuell/stromkonzernkampagne

Kampanjo de "Attak" por kurento-retoj en komunuma posedo. "Povon por la Popolo"


Fontoj:

(de) http://www.taz.de/1/zukunft/umwelt/artikel/1/zwergenaufstand-gegen-die-energieriesen/

(de) http://www.udo-leuschner.de/energie-chronik/950501.htm

  • Returne al enirejo de 100_Argumentoj
  • Al la enirejo de AVE
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)