Ĝeneralaj ligoj pri tiu temaro:


(de) La Klimatomensogo-Detektilo " kolektis kaj diskutis la fabelojn pri la kurento-manko.


(de*) Atomenergio ne servas por la klimato-protekto ", broŝuro de ausgestrahlt.de, paĝoj 11-13, 22.a


#66 - 71 Klimato kaj Kurento kaj nova (2011): 114

#66 Provizo-Sekureco

Atomcentraloj liveras kurenton tute ne fidinde.

Kurento el la atomo - tio povas signifi, ke lumo estingiĝas. Ĉar ekzemple oni devis interŝanĝi plur-milojn da dubeloj en la atomcentralo Biblis A (proksime de Frankfurt) . Dum pli ol unu jaro tiu atomcentralo ne produktis eĉ ne unu kilowatt-horon da kurento. Same Biblis B. Kaj same kiel la atomcentralo Kruemmel (ĉe Hamburg), kiu estas malŝaltita jam dum du jaroj. Same kiel la atomcentralo Brunsbuettel ...

En 2007 dumtempe ne laboris 7 el 17 reaktoroj pro riparlaboroj. Kaj dum la somero atomcentraloj ankaŭ ofte devas redukti sian povumon ĉar ili ne rajtas plivarmigi la riverojn super 25 °C.

Pliaj informoj:
Nigra Libro pri Provizosekureco " (2006) de Verdpaco (Greenpeace).

Intervjuo kun la Verdpaco-atomfakulo pri provizosekureco de atomenergio.

Fontoj:
Katalysejournal , taz
verivox - Elbe , verivox - Neckar
X-1000 * quer pri la liverada (ne-)certeco


#67 Trokapacito

Atomcentraloj estas superfluaj.
Eĉ en 2007 kiam dumtempe 7 el 17 atomcentraloj ne produktis kurenton, Germanio eksportis tamen grandan kvanton da kurento. Kaj la federacia oficejo pri la medio kaj la ministerio pri ekonomio konstatis sendepende: Ne ekzistas kurento-manko, la lumo ne estingiĝas malgraŭ la forlaso de la atomenergio. Malŝaltitajn atomcentralojn oni povas anstataŭi per regajneblaj energioj, pli efika uzado de kurento kaj kungenerado de kurento-varmo.

Pliaj informoj:
Artikolo der "Berliner Zeitung" pri la germanaj eksport-surpluso da kurento malgraŭ malŝaltitaj atomcentraloj.
Konciza ekspertizo de la Umweltbundesamt (2008) (Federa oficejo pri natura medio) "Eliri el la atomenergio kaj Provizosekureco".

Fontoj:
BMU: Atomenergie- Ver- und Entsorgung , BMWi , UBA

#68 Forceja Efiko

Atoma kurento ne estas karbondioksido-libera.
Uranekspluatado, Uranerc-prilaboro kaj -pliriĉigo kaŭzas sufiĉe da klimato-danĝeraj forcejdomaj gasoj. Pro tio jam hodiaŭ atomenergio havas malpli bonan CO2-bilancon ol kurento el vento kaj eĉ ol kurento el malgrandaj gas-pelataj kungeneradaj generatoroj. Estonte tiu-ĉi bilanco estos eĉ malpli bona: ju malpli granda la uran-titro en la erco, des pli da (fosilia) energio voras la produktado de uranio.

Pliaj informoj:
Forcejdomaj emisioj, Labordokumento "Forcejdomaj emisioj kaj la evitado-kostoj de nuklea, fosilia kaj renovigebla kurento-provizado" de la Oeko-Instituto (Ekologia Instituto) Darmstadt sub mandato de la Federacia Ministerio pri Natur-Medio, 2007.

Fontoj:
BMU

#69 Klimato-Protekto

Atomenergio ne savas la klimaton.
Atomenergio kovras nur iomete pli ol 2% de la tutmonda energiokonsumo. Per tia marĝena tekniko oni ne savos la klimaton.
Tute kontraŭe: Atomenergio baras la plikonstruadon de regajneblaj energioj, malhelpas la energio-ŝanĝon, instigas al kurento-malŝparo kaj retenas kapitalon, kiun ni bezonas por futur-orientitaj kaj daŭrigeblaj energio-sistemoj.

Fontoj:
IEA , Neue Energie , REN21 (p.11+22)

#70 Efikec-Maltaŭgulo

Atomenergio signifas puran malŝparon da energio.
Pro fizikaj kaŭzoj atomcentraloj povas konverti nur ĉirkaŭ triononde la energio, kiun liveras la nukleo-fendadon. La restantaj du trionoj hejtas - ekologie damaĝante - riverojn kaj la atmosferon. Eĉ karbocentraloj havas pli bonan efikec-gradon.

Pliaj informoj:
glaciiĝo de Nekar: Raporto de "Badische Zeitung" 2010-02-15, pri la glaciiĝo de la rivero Nekar post la malŝalto de la atomcentralo Obrigheim.

Fontoj:
Wirkungsgrad
(de, fr) Atomenergio en Svisio

#71 Malŝparo da kurento

Atomcentraloj nur donas profiton se ili funkcias permanente.
Sed nokte oni bezonas malpli da kurento. Ne estas miraklo, ke la atomkonzernoj varbis dum jardekoj por la dumnokta storado-hejtado. Sed ilin oni bezonas ĉefe dum la vintro. Do, kien la atom-kurento dum la somero ? La franca atomkonzerno Electricit'e de France (EdF), avangardulo de la branĉo, ankaŭ por tio evoluis brilan ideon: EdF varbas por klimatiziloj.

Pliaj informoj:
(fr*) Sortir du Nucléaire : Dokumento de la franca Anti-Atoma retaro "Sortir du Nucléaire" pri la klopodoj de EdF altigi la kurento-konsumon.

Fontoj:
(fr) EdF

Pliaj argumentoj (2011) post la unua eldono:

#114 Ilusio Fuzio
La kernfuzio jam hodiaŭ utileblas - en formo de la sunenergio. Ĉio alia bezonas tro multe da tempo kaj mono.

Atomenergio per alia metodo - tio estas la kernfuzio. tiel ne per fendigo sed per fandigo celas gajni energion. La problemo: bezonatas temperaturo de ĝis 150 milionoj gradusoj, dekoble pli ol en nia suno.
La sola ekzemplo de homfarita kernfuzio estas la hidrogena bombo. Postulita jam en la 60-aj jaroj (de la 20-a jarcento) kvindek jaroj poste (2011) ne videblas, malgraŭ elspezoj por la esplorado de multaj miliardoj. Se ĝi ekzistus ĝi bezonus tunojn da radioaktiva Tricio kaj produktus finfine novan danĝeran radioaktivan rubaĵon (atom-rubaĵon).
Ja, alte en la ĉielo laboras la plej granda fuzio-centralo de nia planeda sistemo, la Suno. Ĝi produktas dek-miloble pli da energio (por la Tero) ol ni bezonos. Kaj jam hodiaŭ ĝi estas uzebla sendanĝere.

Pliaj informoj kaj fontoj*:

(de*) Artikolo de la ĵurnalo Fokus pri la kern-fuzio

(de) Intervjuo de radiostacio Deutschlandfunk kun Wolfgang Liebert de la Interfaka Laborgrupo Naturscienco, Tekniko kaj Sekureco (IANUS) pri la danĝeroj pro la Proliferado (entendiĝo) de la kernfuzio

(de*) kosto-eksplodo je la kernfuzia provinstalaĵo ITER

kaj
(de*) 2 artikoloj de la gazeto "Frankfurter Rundschau" pri la kosto-eksplodo je la kernfuzia provinstalaĵo ITER

(en, ..) Raporto de la EU-Komisiono pri la aktuala situacio, la perspektivoj kaj la kosto-altiĝoj je la kernfuzia provinstalaĵo ITER

(de*) de Verdpaco pri Fuzio

(en*) Paĝaro de ITER

  • Returne al enirejo de 100_Argumentoj
  • Al la enirejo de AVE
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)