Argumentoj 42 – 65 kaj novaj (2011): 108 - 113
#42 Atomrubaĵ-amasoj
Atomenergio kreas senliman kvanton da atomrubaĵo.
Ĉirkaŭ 12 500 tunoj da altradioaktivaj forbrulitaj brulelementoj ĝis nun amasiĝis en germanaj atomcentraloj. Ĉiujare alvenas pliaj ĉirkaŭ 500 tunoj. Plus plurmil kubmetroj da ete kaj meze radioaktiva rubaĵo. Plus ĉio, kio eniras en aeron kaj akvon. Plus la restaĵoj el recikligo. Plus la ruba ŝutmonto el urania minekspluatado. Plus la riĉigita uranio el la riĉigejo. Plus la atomenergiaj instalaĵoj mem, ĉar ankaŭ tiujn oni iam devos „elimini“.
Pliaj Informfontoj:
dauro
prognozoj
fina stokejo
#43 Elimino-mensogo
Eĉ ne unu gramo da atomrubaĵo estas sendanĝere eliminita.
„Por freŝtenado de nutraĵoj“ ĝi servus – per tiaj promesoj meze de 1950-aj jaroj ekspertoj flankenŝovis kritikajn demandojn pri elimino de atomrubaĵo. Sen zorgi pri la eliminproblemo, ili konstruis unu reaktoron post alia. De la multaj milion-tunoj da radianta restaĵo, ĝis hodiaŭ eĉ ne unu gramo estas sendanĝere eliminita.
Laŭleĝe en Germanio tute ne estas permesata funkciigi atomcentralon, dum la elimino de atomrubaĵo ne estas certigita. Kiel „elimino-antaŭzorgo-pruvo“ servis laŭelekteaŭ
- la tralasiva atomrubejo Asse II kun disfal-danĝero
- aŭ esplorado en la saltavolo Gorleben
- aŭ la konstruo de reciklig-uzino Wackersdorf
- aŭ atomrubaĵ-transportoj eksterlanden
- aŭ aktuale la „ordigita“ portempa deponado de konsumitaj brulelementoj en „Kastoro“-ujoj en surteraj haloj.
Pliaj informoj kaj fontoj*:
Artikolo de "Spiegel" pri la funkcio de la atom-rubaĵa stokejo Asse II kiel konfirmo de fintrakto por atomcentraloj.
Informfontoj:
Oficiala informilo por la urba distrikto Karlsruhe, 1995-09-23 (sen URL)
Mycle Schneider pri tutmonda atomenergio por la Verduloj Berlino (p.4)
IPPNW
#44 Teknike ne solvita
Findeponado ankoraŭ ne estas solvita, eĉ ne teknike.
Eĉ 70 jarojn post la eltrovo de nukleofendiĝo ankoraŭ ne klaras, kiel necesus deponi alte radioaktivan restaĵon, por ke ĝi ne iĝu danĝero por homo kaj medio – kie ajn.
Alie ol la atomlobiistaro volas konvinki, multaj sekurec-demandoj koncerne findeponejon estas daŭre tute sen respondoj. Ekzemple antaŭ nelonge Usono distanciĝis de sia findeponejo-projekto en montaro Yucca, pro gravaj danĝeroj por homo kaj medio. La sveda koncepto de findeponado en pragranito ankaŭ troviĝas antaŭ sia fino (vidu ankaŭ #61). Kaj kio koncernas la saltavolon en Gorleben: Ĝi grandamplekse dronis en grundakvo. Laŭ la spertoj pri akvo-enfluoj en la atomrubejon Asse II, pluaj diskutoj pri „taŭgeco“ de Gorleben kiel findeponejo vere ne necesas.
Pliaj informoj kaj fontoj*:#45 "1 000 000 jaroj"
Atomrubaĵo estas radianta danĝero dum miliono da jaroj.
Ĝis la radiado de radioaktivaj restaĵoj el atomcentraloj ĝis malgrava nivelo reduktiĝis, daŭras ĉirkaŭ milonon da jaroj. Tiel longe necesas deteni la atomrubaĵon de homo kaj biosfero.
Se neandertalaj homoj mallonge antaŭ sia forpereo estus ekspluatintaj atomcentralojn kaj enfosintaj sian atomrubaĵon ie, la restaĵoj mortige radius ankoraŭ hodiaŭ – kaj ni devus scii, kie sub ajnaj cirkostancoj ni ne fosu.
Pliaj informoj kaj fontoj*:#46 Atomrubejo Asse II
La prova findeponejo Asse II dronos jam post 20 jaroj.
126 000 barelojn kun atomrubaĵo eliminis atomindustrio kaj atomesploristoj inter 1967 kaj 1978 preskaŭ senkoste en la „prova findeponejo“ Asse II. Ekspertoj insiste asertis, ke la iama salminejo estus dum jarmiloj sekura, akvo-enfluoj ne eblus..
20 jarojn poste fluas ĉiutage 12 000 litroj da akvo en la minejajn galeriojn. Intertempe la unuaj bareloj estas tralasivaj, la minejo disfal-danĝera.
La sanigkostojn – laŭdire 2,5 miliardojn da eŭroj – pagu kompreneble ne la kaŭzintoj, sed la impostpagantoj. Speciale pro tio la tiam regantaj partioj CDU kaj SPD en jaro 2009 modifis la atomleĝon.
Asse II oficiale validis kiel „testprojekto“ por planata granda findeponejo en la saltavolo Gorleben.
Pliaj informoj kaj fontoj*:#47 Neniu findeponejo
Mondvaste ĝis hodiaŭ ne ekzistas sekura findeponejo por alte radioaktiva rubaĵo.
Findeponejo por atomrubaĵo estu loko geologie stabila dum tre longa tempo. Ties ĉirkaŭaĵo plejeble ne kemie reagu kun endeponita rubaĵo kaj ties ujoj. La loko situu malproksime de biosfero, de eblaj krudmaterialo-fontoj kaj de homaj influsferoj. La regiono ne havu senakvigo en maron.
Mondvaste ĝis nun neniu trovis tian lokon. Ĉu ĝi ekzistas, estas pli ol dube.
#48 Sankta Floriano
Neniu volas havi la atomrubaĵon.
La ruĝa-verda germana federacia registaro kaj la kvar grandaj energikonzernoj interkonsentis en junio 2000, portempe deponi la konsumitajn brulelementojn ĉe la atomcentraloj. Tio kaŭzis gravajn argumentproblemojn por ne malmultaj atomadeptoj kaj atomfavorigantaj lokaj politikistoj inter Brunsbüttel kaj Ohu. Ili postulis, ke la atomrubaĵo neniukaze estu deponota en sia najbareco. Sed la reaktoro (kiu enfluigas monon en komunumajn kasojn) nepre plu funkciu.
#49 Ruzaĵo pri „Kastoro“-ujoj
Atomrubujoj estas nur nesufiĉe testitaj.
Oni asertas, ke „Kastoro“-ujoj estas sekuraj. Sed ne ĉiu modelo estas vere reale testata. Ofte falas kaj brulas nur malgrandigitaj modeloj. Aŭ estas nur komputilaj simuladoj.
Sed foj-foje ties rezultoj nur malbone respondas al la realo. Tiel en printempo 2008 ĉe nova „Kastoro“-tipo. Tiam la produktinto enkondukis „libere elektitajn parametrojn", por ke liaj praktikaj kaj teoriaj mezurrezultoj pli bone koincidu. Tio malplaĉis eĉ al la germana federacia oficejo por material-esploro. Ĝi portempe rifuzis la permeson. Pro tio en 2009 ne povis okazi „Kastoro“-transporto.
Pliaj informoj kaj fontoj*:#50 Recikligo-mensogo
La tielnomata recikligo de brulelementoj kaŭzas ankoraŭ pli da atomrubaĵo ol antaŭe.
„Reciklig-instalaĵo“ - tiu vorto iomete similas al „reciklig-stacio“. Vere nur ĉirkaŭ unu procenton de recikligita atomrubaĵo oni enkonstruas en novajn brulelementojn; nome la plutonion. Sume, post la recikligo estiĝas pli da atomrubaĵo ol antaŭe. En Francio reciklig-instalaĵoj nomiĝas modeste „usine plutonium“, „plutonio-uzino“.
Reciklig-instalaĵoj ankaŭ estas kvazaŭ la plej grandaj radioaktivaj kot-katapultoj de la mondo. La tielnomataj MOX-brulelementoj (kun plutonio el recikligo) estas eĉ pli danĝeraj dum produktado, transportado kaj uzado en atomcentralo, ol freŝaj brulelementoj sole el uranio. “Plutonio-uzino“ aldone liveras ankaŭ la krudmaterialon por atombomboj.
Pliaj informoj kaj fontoj - vidu la kolekton je la komenco (#42):#51 Atomrubaĵo ĉe strando
Recikligejoj estas kvazaŭ radioaktivaj kotkatapultoj.
La reciklig-instalaĵoj en La Hague (Francio) kaj Sellafield (Grandbritio) donas grandajn kvantojn da radioaktiva materio en aeron, Manikon kaj Irlandan Maron. En ĉirkaŭaĵo de la instalaĵoj la kvoto de sangokancero (leŭkemio) ĉe junuloj estas ĝis dekoble pli alta ol en landa averaĝo.
Antaŭ kelkaj jaroj Greenpeace prenis iomete da ŝlim-specimenoj ĉe defluiga tubo en Sellafield. Ĉe la reveno, germanaj instancoj tuj konfiskis ilin – ja estas atomrubaĵo.
Pliaj informoj kaj fontoj*:#52 Recikligo-mensogo II
En la recikligejoj en Francio kaj Grandbritio ankoraŭ estas deponitaj atomrubaĵ-amasegoj el Germanio.
La atomcentral-entreprenistoj transportis dum la pasintaj jardekoj plurmil tunojn da konsumitaj brulelementoj al la recikligejoj en La Hague kaj Sellafield. Nur parteto de tiu rubaĵo ĝis nun revenis per „Kastoro“-transporto al Germanio. La granda resto ankoraŭ troviĝas sur eksterlandaj ŝutmontoj.
Pliaj informoj kaj fontoj*:#53 Atomrubejo Morsleben
Okcidentgermanaj atomenergi-konzernoj senskrupule ĵetis sian rubaĵon en la GDR-findeponejon Morsleben.
Montforme troviĝis fine de 1980-aj jaroj atomrubaĵ-bareloj ĉe la okcidentgermanaj atomcentraloj. Feliĉe estiĝis la germana reunuiĝo – kaj Angela Merkel ekfunkciis kiel federacia medioprotekto-ministrino. Kune kun sia sekciestro Walter Hohlefelder ŝi permesis al atomkonzernoj, deponi sian radiantan rubaĵon je ridinde malalta prezo en la iaman GDR-findeponejon Morsleben. Intertempe tiu ĉi estas rompiĝema; la sanigo kostas pli ol 2 miliardojn da eŭroj al la impostpagantoj.
Angela Merkel estiĝis federacia kancelierino, Walter Hohlefelder ĉefo de la konzerno E.ON kaj prezidanto de la lobiista Germana Atomforumo.
Pliaj informoj kaj fontoj*:#54 Atomrubejo en minejo Konrad
Meze sub Salzgitter estu deponataj estonte ĝis 865 kg da plutonio.
Per pli ol 300 000 kubikmetroj da ete kaj meze radioaktiva rubaĵo kun ĝis 865 kilogramoj da alte venena plutonio, la germana federacia oficejo por radiad-protektado volas plenigi la iaman feroercminejon Konrad – sub la urbotereno de Salzgitter. La decidoj, uzi la minejon Konrad kiel findeponejon, ĉiam estis politikaj. Neniam okazis komparo inter diversaj deponlokoj laŭ klaraj kriterioj. El atomindustria vidpunkto, Konrad estis atrakcia, precipe pro la eksterordinare granda elminig-ŝakto, tra kiun ankaŭ nuklea grandampleksa rubaĵo estas transportebla.
La longtempa sekurec-prognozo pri la minejo Konrad baziĝas ĉefe sur teoriaj konjektoj, kaj ne sur empirie kolektitaj datenoj. La modelkalkuloj laŭ malnoviĝintaj metodoj ne respondas al nuna scienca nivelo.
Pliaj informoj kaj fontoj*:#55 Portempa deponejo
Alte radioaktiva atomrubaĵo troviĝas kvazaŭ en fortikitaj terpom-stokejoj.
Ĉar atomrubaĵo en „Kastoro“-ujoj forte radias, ties eksteraĵo estas ekstreme varmega. Pro tio la portempaj deponhaloj en Gorleben, Ahaus, Lubmin kaj ĉe atomcentraloj havas grandajn aerfendojn, por ke aero povu preterpasi la ujojn. Se unu el la ujoj estiĝus tralasiva, la radioaktiveco irus senbare eksteren.
Pliaj informoj kaj fontoj*:#56 „Kastoro“-radiado
„Kastoro“-ujoj eligas radioaktivajn radiojn.
Ĉe „Kastoro“-transporto en aŭtuno 2008 medioprotektantoj mezuris alarman radiadon ĉe preterveturanta atomrubaĵ-trajno. La instancoj rezignis pri detalaj kontrolmezuroj dum veturilŝanĝo de la ujoj: Proprajn mezuraparatojn ili ne havis. Kaj la entrepreno por provizoraj deponejoj GNS ne volis „sennecese eksponi siajn dungitojn al radiado“.
Pliaj informoj kaj fontoj*:#57 Elimino nur mallongtempa
„Kastoro“-ujoj kun deponita atomrubaĵo, laŭ oficialaj indikoj restas taŭgaj nur 40 jarojn.
Laŭleĝe atomcentraloj estas funkcirajtigataj nur, se sendanĝera elimino de siaj defalaĵoj estas sekurigita. Atomrubaĵo ankoraŭ radias post miliono da jaroj. „Kastoro“-ujoj izolantaj ĝin de la medio, laŭdire restas taŭgaj 40 jarojn. Pro tio oficiale ĉio estas en ordo.
Informfonto:#58 Muzelingo por ekspertoj
Por ebligi la deponejon Gorleben kiel findeponejon, la federacia registaro kvazaŭ metis muzelingon al siaj geologoj.
Profesoro Helmut Röthemeyer, iam la plej alta ŝtata eksperto pri findeponejoj, konkludis en 1983 post multnombraj provboradoj, ke la ŝtonaĵo super la saltavolo Gorleben estas trapenetrita de glaci-epoka defluejo, kaj ne taŭgas por „daŭre reteni poluadon de la biosfero“. Pro tio liaj kolegoj kaj li volis rekomendi aldonajn esplorojn en aliaj lokoj. La germana federacia registaro de CDU/FDP intervenis; pro ties premo la rekomendo malaperis el la ekspertizo. CDU, FDP kaj atomlobiistoj ĝis hodiaŭ asertas, ke la saltavolo en Gorleben taŭgas kiel findeponejo.
Pliaj informoj kaj fontoj*:#59 Akvo en Gorleben
Ankaŭ en la saltavolo Gorleben troviĝas akvo.
Ne nur en la iama „prova findeponejo“ Asse II akvo ĉirkaŭlavas la atomrubaĵ-barelojn. Ankaŭ la saltavolo Gorleben ne estas seka. Dum konstruado de la „esplorminejo“ tie plurfoje okazis enfluoj de akvo kaj lesivo. Entute ĉirkaŭ 160 000 litroj alfluis. Ĉar mankas protektantaj argiltavoloj super la salo, ĉi tiu aldone kontaktas grundakvon.
Kontraste al Asse II, ankoraŭ neniu atomrubaĵo troviĝas subtere en Gorleben – danke al obstina rezisto de la enloĝantaro.
Pliaj informoj kaj fontoj (vidu #58):#60 Atomrubaĵo detruas findeponejojn
Radioaktiveco malkomponas salhavan ŝtonaĵon.
Radioaktiva radiado malkomponas salhavan ŝtonaĵon. Tion pruvis profesoro Henry Den Hartog el Groningen. La sekvoj por atomrubaĵ-findeponejo en saltavolo, ekzemple la planata en Gorleben, povus esti teruraj. La kompetentaj instancoj tiris ĝis nun neniajn konsekvencojn el tio.
Informfontoj:#61 Fendoj en granito
Eĉ granito estas tro fragila por enigo de atomrubaĵo.
La sveda koncepto pri findeponejoj, ĝis hieraŭ mondvaste rekonata kiel ekzemplodona, hodiaŭ montriĝas vere rompiĝema: En laŭdire ekde 1,6 milionoj da jaroj stabila praŝtonaĵo, geologoj pruvis spurojn de tertremoj. Eĉ sole dum la pasintaj 10 000 jaroj la tero tie tremis 58-foje, nome ĝis la forto ok sur la skalo de Richter. Feliĉe tiam ankoraŭ ne troviĝis atomrubaĵo en ŝtonaĵo.
Pliaj informoj kaj fontoj*:#62 Radioaktivaj kuirpotoj
Atomcentraloj estiĝas potoj.
„Mi estis atomcentralo“ - tiaj diroj iam povus ornami potojn kaj patojn. Por redukti reciklig-kostojn de atominstalaĵoj, la ruĝa-verda germana federacia registaro malakrigis la dekreton por protektado kontraŭ radiado. Nun oni rajtas elimini aŭ recikligi grandan parton de radioaktiva materialo el malkonstruado de reaktoroj, kiel hejman rubaĵon. Bonan apetiton!
Pliaj informoj kaj fontoj*:#63 Uranio-rubaĵo por Rusio
Rubaĵo el la uranio-riĉigejo Gronau estas transportata al Rusio.
La uranio-riĉigejo de la firmao Urenco en Gronau eliminas multmil tunojn da malriĉigita uranio al Rusio. Oficiale deklarita kiel „nuklea brulaĵo“, la radianta rubaĵo surteriĝas en „malpermesataj urboj“ en la Uralo, kie la ujoj troviĝas subĉiele.
Por la laŭdira sekundara krudmaterialo, la rusa atomfirmao Tenex efektive ne devas pagi; kontraŭe Urenco pagas, por ke ĝi liberiĝu de sia rubaĵo.
Pliaj informoj kaj fontoj*:#64 Lunlumaj fantazioj
Luno situas tro malproksime.
Komence oni asertis, ke atomrubaĵo ne kaŭzas problemon. Poste sciencistoj elpensis grandiozajn elimin-ideojn, unu post alia: Perkoliĝo en grundo. Marĉiĝo en „atomlagetoj“. Enkonduko en grundan akvon. Forkonduko en riverojn. Subakvigo en maro. Meto en dezerton. Enfoso en grundon. Depono en iamaj bunkroj. Enveldo en ŝtalkeston. Fridigo en arkta glacio. Forpafo en kosmon, eventuale tuj al Luno.
La lasta situas tro malproksime. Pro tio la propono fiaskis. Kelkajn aliajn oni realigis.
Pliaj informoj kaj fontoj*:#65 Nukleaj alkemistoj
Ankaŭ transmutacio ne solvas la atomrubaĵ-problemon.
Iuj gloras kiel panaceon por forigo de atomrubaĵo: Transmutacion. Neŭtronoj transformu longdaŭrajn izotopojn al mallongdaŭraj aŭ al tute senradioaktivaj elementoj. Antaŭkondiĉo estus fajna apartigo de alte radioaktiva atomrubaĵ-miksaĵo en siajn unuopajn erojn. Poste oni devus speciale, tre energi-intensive prilabori ĉiun parton en ĝuste por tio konstruitaj reaktoroj.
Konkludo: ekstreme disipa, danĝera kaj multekosta, dubinda teknika realigeblo. Krome daŭre restus atomrubaĵo.
Pliaj informoj kaj fontoj*:
Pliaj informoj kaj fontoj*:
Artikolo de la gazeto Linkszeitung pri la danĝero de kreviĝantaj
vitro-kokiloj kaj la planoj stoki ilin sen ĉirkaua kontenero en
finstokejon.
* BI pri vitro-kokiloj
* Der Spiegel - tekniko
|