Atomfuelo kaj Uranio-Ekspluatado


Ĝeneralaj fontoj kaj ret-ligoj:

(de) ausgestrahlt.de

Broŝuro de .ausgestrahlt.de pri la temo uranio-ekspluatado


(en) http://www.uranium-network.org

Kampanjo kontraŭ uranio-minado kun informoj en unuopaj uranio-minado-regionoj kaj lokaj agadgrupoj.

(en) http://www.greenpeace.de/fileadmin/gpd/user_upload/themen/atomkraft/uranreport2006_lf.pdf

Greenpeace-Studaĵo (Verdpaco) pri la daŭrivo de uranio-resursoj kaj malabundoj.


(en) http://www.wise-uranium.org/stk.html?src=stkd01e

Aŭd-bilda prezentaĵo de la „Monda Informad-Servo pri Energio“ (WISE) pri la

medio- kaj sano-minacoj de la uranio-ekspluatado


(en) http://wise-uranium.org/uwai.html

Informoj de la „Monda Informad-Servo pri Energio“ (WISE) pri la prilaborado de la uranio-erco


Rimarkoj & alilingvaj akronimoj:

Lingvo de la paĝaro: (de,en..) antaŭ la URL.

Indiko de la fontoj (se ne aparte indikita): (en*)

WISE = World Information Service on Energy

GfS = Gesellschaft für Strahlenschutz, Asocio por radiad-protekto

GfbV = Gesellschaft für bedrohte Völker, Asocio por endanĝerigitaj popoloj



#1 Dependeco

Oni devas importi la tutan Uranion.

En tuta Europo nur ankorau minejoj en Tschechien kaj Rumanio elminigas malgrandajn kvantojn da uranio. En Germanio depost 1991 praktike nenio uranio estas elminigita plu, en Francio depost 2001. Atoma kurento ne estas "hejma" energiofonto. Fakte ĝi dependigas de resurso-importoj kaj de multnaciaj konzernoj: Du trionoj de la monda uranio-produktado kuŝas en la mano de kvar grandaj min-entreprenoj.

Pliaj informoj:

(en) http://wise-uranium.org/stk.html?src=stkd03e

Aŭd-bilda prezentaĵo de la „Monda Informad-Servo pri Energio“ (WISE) pri la amplekso de la uranio-resursoj kaj provizoproblemoj


(de) http://www.greenpeace.de/fileadmin/gpd/user_upload/themen/atomkraft/uranreport2006_lf.pdf

Greenpeace-Studaĵo pri la amplekso de la uranio-resursoj kaj provizoproblemoj


Fontoj:

(en) http://world-nuclear.org/info/inf23.html



#2 Forpelado

Uranio-minado detruas la vivbazojn de dekmiloj.

Ĉirkaŭ 70 elcentoj de la mondaj uranio-resursoj kuŝas sur la regiono de indiĝenaj popoloj. La uranio-minado detruas iliajn vilaĝoj, rabas iliajn pastejojn - kaj agrokampojn, venenigas ilian akvon. La registaro de Niĝero permesis en la jaro 2008 al eksterlandaj investoroj grandegan areon en la nordo de la lando 122 koncesioj por ekspluati uranio-ercon - super la kapoj de la tie vivantaj Tuaregoj. Same kiel en multaj uranio-minado-regionoj minacas ankaŭ al ili senposedigo kaj forpelado. Tiel okazis je la 26a Januaro 1996 en la hinda Chatijkocha: asistita de polico buldozo de la mino-entrepreno rulpremis sen antaŭa averto kabanojn, stokejojn kaj agrojn por krei pli da spaco por la uranio-minejo.

Pliaj informoj:

(en) http://wise-uranium.org/uip.html

Regule aktualigitaj novaĵoj kaj informoj de la "Monda Inform-Servo pri Energio" WISE) pri la temo uranio-minado kaj indiĝenaj popoloj


(en) http://www.archive.anawa.org.au/india/jaduguda.html

Informoj de la „Anti-Nuclear Alliance of Western Australia“ pri la hinda Jadugoda-uranio-minejo.


(de,en,es) http://www.incomindios.ch

Informoj de la svisa hom-rajta organizaĵo „Internacia Komitato por la indiĝenoj de Ameriko“ pri la temo uranio-minado kaj indiĝenaj popoloj.


Inform-fontoj:

(de) http://www.gfbv.de/inhaltsDok.php?id=1182

(fr) http://www.sitego.fr/arbitelle/communique-de-issouf-ag-maha-maire-de-.html

Informoj pri la uranio-ekspluatado en la Saharo/Niger.

(en, nl) http://www10.antenna.nl/wise/452/4469.html



#3 Malŝparo da Akvo

Uranio-minado rabas valoran trinkakvon. Por elsolvi uranion el la erco oni bezonas multe da akvo. Sed akvo estas malofta en multaj regionoj de uranio-minado. La namibia akvoprovizanto NamWater montris kalkulante antaunelonge, ke je la ekfunkciado de la planita uranio-minejoj en Namibio ciujare mankos 54 millionoj kubmetroj da akvo - dekunufoje pli multe ol gajnebla en la tuta deltao de Omaruru-Omdel. Tiu enorma akvobezono de la minejoj kaj riĉig-instalaĵoj por la uranio-erco konkurencas kun la akvobezono de homoj, brutaro kaj agrikulturo.

Pliaj informoj:

(en) http://wise-uranium.org/uwai.html#MILL

Informoj de "Monda Inform-Servo pri Energio" WISE) pri la temo riĉigo de uranio-erco.


Inform-fontoj:

(de) http://www.az.com.na/wirtschaft/wasserverbrauch-steigt-rapide.80361.php

Pri la altiĝo de la akvokonsumo en Namibio.


(de) http://www.energiewelten.de/elexikon/lexikon/seiten/htm/020703_Urangewinnung.htm



#4 Lagoj da Radioaktiva Koto

Venenaj kotoj de la Uranio-ekspluatado minacas homojn kaj medion.

Je urania titro de 0,2 procentoj de 1 tuno da erco postrestas 998 kg da venena koto, kiu estas deponata en valoj kaj artefaritaj lagoj. Tiuj restaĵ-depondejoj (angle „tailings“) retenas ankoraŭ 85 procentojn de radioaktiveco de la erco kaj multajn venenojn kiel ekzemple arseno. Radioaktiva materialo el tiuj deponejoj poluas aeron kaj grundakvon por jarmiloj; rompiĝo de la digo aŭ grundo-glitado havus katastrofajn konsekvencojn.

El la kotobaseno de la Atlas-Minejo en Moab (Utah/Usono) ekde jardekoj enpenetras venenaj kaj radioaktivaj substancoj en la grundakvon kaj de tie en la proksiman riveron Kolorado, kiu liveras provizas trinkakvon por 18 millionoj da homoj. En Kasaĥio minacas radioaktiva polvo de sekiĝinta deponejo la urbon Aktau kun 150.000 da enloĝantoj. Kaj la sennombraj uranio-koto-deponejoj en mallarĝaj kirgizaj montovaloj entenas la „Potencialon por internacia katastrofo“ laŭ opinio de la UN.

Pliaj informoj:

(en) http://wise-uranium.org/uwai.html#TAIL

Ampleksaj informoj de „Monda Inform-Servo pri Energio“ (WISE) pri la problemoj de la uranio-deponejoj (deponejo de la koto el la uranio-erc-prilaborado)


(en) http://www.wise-uranium.org/stk.html?src=stkd01e

Aŭd-bilda prezentaĵo de la "Monda Inform-Servo pri Energio" WISE) pri la mediaj kaj sanaj minacoj de la uranio-ekspluatado


Fontoj:

(en) http://moab-utah.com/rack/atlasm.html

(de) http//www.fz-juelich.de/gs/genehmigungen/forschung-sg/aktau

Pri radioaktiva rub-akva lago de bredilo je la orienta rando de la Kaspia Maro.

(de) http//www.spiegel.de/wissenschaft/natur/0,1518,594166,00.html

(en) http//www.wise-uranium.org/udmoa.html



#5 Kancero el la Minejo

Uranio-ekspluatado kaŭzas kanceron.

Radioaktivaj kaj venenaj substancoj el la uranio-minoj kaj iliaj rubaĵoŝutmontoj malsanigas laboristojn kaj apudloĝantoj, kies kancero-kvoto altiĝas. Ĉirkaŭ 10.000 da iamaj laboristoj de la uranio-minejoj de Wismut-AG en orienta Germanio malsaniĝis pro tio je pulmokancero. La enloĝantoj de la kirgiza uranio-mineja urbo Mailuu-Suu duoble ofta kanceron kompare al iliaj samlandanoj. Inter tiuj kiuj laboris inter 1955 kaj 1990 en la uranio-minejo en Grants (Nova Meksiko/Usono) studaĵo ankaŭ pruvis altigitan kancero- kaj mortiĝ-kvotojn. Masivaj sanproblemoj kaŭze de uranio-minado estas pruvitaj ankaŭ inter la Navajos en Nova Meksiko kaj en multaj aliaj uranio-minadaj regionoj.

Pliaj informoj pri la san-riskoj de uranio-minejoj:

(en) http://www.archive.anawa.org.au/health/oc-health.html

Informoj de la "Anti-Nuklea Alianco de Okcidenta Aŭstralio" pri sano-minacoj de uranio-minejoj

(en) http://www.wise-uranium.org/uhm.html

Studaĵo-kolekto de la „Monda Informad-Servo pri Energio“ (WISE) pri la san-risko de uranio-minejoj


Fontoj:

(de) http://www.bfs.de/de/bfs/forschung/Wismut/wismut.html

(de) http://www.spiegel.de/wissenschaft/natur/0,1518,594166,00.html

(en) http://www.wise-uranium.org/uhm.html

(en) http://www.wise-uranium.org/ureca.html


#6 Morta Grundo

Post la uranio-ekspluatado restas morta grundo.

La plejmultaj uranio-ercoj entenas nur 0,1 ĝis 1 procento da uranio, kelkaj eĉ nur 0,01 procentoj. Por unu tuno da natur-uranio do necesas inter 100 kaj 10.000 tunoj da erco. Ili devas esti elfositaj, prilaboritaj kaj poste stokitaj sekure kiel venena koto dum centmiloj da jaroj. Aldone venas milionoj tunoj da ŝtonaro kun malmulte da uranio. Tiu-ĉi neuzebla ŝtonaro, multoblo de la dragita uranio-erco, plejparte estas ankaŭ radioaktiva. La Usona prezidento Nixon 1972 deklaris la iamajn regionojn de uranio-ekspluatado, pro tiu grandarea kaj eterna poludado, naciaj oferitaj regionoj - ›National Sacrifice Areas‹.

Pliaj informoj pri postrestanta materialo:

(en) http://www.defendblackhills.org/

Informoj pri la postsekvoj de uranio-ekspluatado en la regiono de Black Hills (Usono/ Kanado)

Fontoj:

(en) http://wise-uranium.org/uwai.html

(en) http://world-nuclear.org/info/inf75.html

(en) http://www.nirs.org/miningandpollutioninuppermidwest.pdf


#7 Multekosta Koto

La resanigado de uranio-ekspluatado-regionoj voras miliardojn - se entute ebla.

Uranio-minado postlasas gigantajn rubŝarĝojn: sufiĉe grandajn lagojn plene da venena, radioaktiva kotoj, kaj montojn da radianta ŝutaĵo. Tra jarmiloj ili minacas grund- kaj trinkakvajn provizejojn, venenigas la aeron, minacas la sanecon. La mino-konzernoj gajnas bonan monon per la uranio-ekspluatado. La malbonajn sekvantajn kostojn por la agado de protekto kaj resanigo devas porti plejparte la komunumo.

La transstokado de nur unu kotodeponejo de nur unu uranio-minejo en Usono voras pli ol unu miliardo dolaroj de la impostmono. Kaj la resanigado de la postrestaĵoj de la GDRa uranio-minado kostas la ŝtaton 6,5 miliardoj da Euro - malgraŭ tio ke ĝi estas aranĝata laŭ la malpli altaj radiprotektadaj normoj de la Germana Demokrata Respublko por ŝpari kostojn. Multaj landoj, kie uranio estas dragita, tute ne povas permesi al si tiajn resanigadajn kostojn.

Pliaj informoj:

(de*) Ges. f. Strahlenschutz

Komentario de la Kompanio por Radioprotektado (GfS) al escepto-reguloj de la la dekreto pri radioprotektado por la regiono kie aktivis la Wismut AG.


(en) http://www.wise-uranium.org/udcos.html

Daten-kolekto de la „Monda Informad-Servo pri Energio“ (WISE) pri la resanigo de iamaj uranio-minejoj kaj la kostoj.


Fontoj:

(de) http://dip21.bundestag.de/dip21/btd/16/100/1610077.pdf

Informoj de la germana registaro pri la ŝtata elspezoj ekde 1974 por la esplorado de atomenergio kaj -tekniko.


http://moab-utah.com/rack/atlasm.html

http://www.wise-uranium.org/udmoa.html



#8 Uranio-Manko

La uranio-minejoj jam ek de 20 jaroj ne plu povas kompensi la bezonon

Ek de 1985 la atomcentraloj forkonsumas jare pli da uranio ol la minejoj prenas el la tero.

En la jaro 2006 ĉiuj uranio-minoj tutmonde ekspluatis eĉ malpli ol du trionoj de la bezonata kvanto da uranio. La mankantan diferencon ĝis nun prenis la atomcentralaj firmaoj el civilaj kaj militaraj stokoj. Sed tiuj intertempe elĉerpiĝas.

Nur por provizi la aktualajn atomcentralojn per fuelo oni devus altigi la uranio-ekspluatadon je 50 procentoj. Pro tio oni devus ekfunkciigi multajn novajn uranio-minojn - kun damaĝaj konsekvencoj por homoj kaj natura medio.

Pliaj informoj pri uranio-resursoj kaj pri malabundo je uranio-provizado:

(en) WISE-Uranium.org

Aŭd-bilda prezentaĵo de la „Monda Informad-Servo pri Energio“ (WISE).

(de*) http://www.rohstoffe-go.de/energie/rohstoffe-go-exklusiv/beitrag/id/IAEA_Uranangebot_koennte_dramatisch_einbrechen_ID79943.html

IAEA atentigas pri uranio-malabundoj.


Fontoj:

(en) http://www.world-nuclear.org/info/inf23.html

(en) http://www.world-nuclear.org/info/reactors-nov07.html


#9 Limigitaj Reservoj

La uranio-reservoj malabundiĝas jam post malmultaj jardekoj.

La riĉhavaj kaj bone atingeblaj uranio-kuŝejoj en la tuta mondo baldaŭ elĉerpiĝos. Oni devas movi ĉiam pli da ŝtonaro, por gajni la saman kvanton da uranio. Pro tio altiĝas la kostoj kaj la mediaj damaĝoj pliiĝas. Se oni tamen ekspluatus ĉiujn konatajn uranio-resursojn, eblus provizi ĉiujn ĉirkaŭe 440 atomcentraloj dum 45 ĝis 80 jaroj. Se oni konstruus pli da ili, la uranio estus forkonsumita pli frue.

Pliaj informoj:

(de) http://www.eurosolar.de/de/index.php?option=com_content&task=view&id=725&Itemid=187

Artikolo de "Eurosolar" pri la pliiĝantaj CO2-emisioj de atom-kurento pro malaltiĝanta uranio-titro en la erco.


(de, en) http://www.stormsmith.nl/publications/E&U_4_06-Energieklippe.pdf

Artikolo el "Energie & Umwelt" (energio & medio) pri la uranio-resursoj kaj la "energio-rifo" pro malaltiĝantaj uranio-titroj en la erco.

Fontoj:

(en) http://www.world-nuclear.org/info/inf75.html



#10 Uranio-Transportoj

Ia akcidento kun uranio-heksafluorido povas havi katastrofajn efikojn.

Uranio-pliriĉigantaj uzinoj prilaboras uranion en formo de uranio-heksafluorido (UF6). Fervojaj, kamionaj kaj ŝipaj transportoj kun tiu tre venena kaj radioaktiva substanco ĉiusemajne krozas trans Eŭropo, eĉ meze trans grandaj urboj kaj aglomeraj regionoj. Je akcidento aŭ brulo la konteneroj povas krevi, kaj la radianta enhavo kontaminus la ĉirkaŭaĵon. Uranio-heksafluorido reagas kun la aerohumideco al tre venena kaj kaŭstika fluorida acido: mortiga danĝero por homo kaj medio en ĉirkaŭaĵo de pluraj kilometroj.

Pliaj informoj:

(de*) http://www.grs.de/kommunikation_medien/publikationen/view_1.html?download_filename=../../products/data/3/pe_613_20_1_jb_05_06_kap_6_0.pdf&download_targetname=jb_05_06_kap_6_0.pdf

Resumo de studaĵo de la Socio por Reaktor-Sekureco (GRS) pri akcidento-danĝeroj je transporto de UF6, pp. 132 - 136 (PDF entute 7 MB).

(en) http://www.wise-uranium.org/euf6h.html

Inform-kolekto de WISE pri la danĝeroj de UF6.


#11 Plutonio-Frajto

Por la produktado de brul-bastonoj ĉiujare vojaĝas multaj tunoj da pura, armilkapabla plutonio sur eŭropaj stratoj.

Multaj atomcentraloj uzas t.n. MOX-fuelon, miksaĵon el uranio-oksido kaj plutonio-oksido. Tiu-lasta devenas plej ofte el la reciklado de finbruligitaj brulelementoj. Jam ĉirkaŭ 7 kg da plutonio sufiĉas por konstrui atombombon. Jam la enspirado de kelkaj mikrogramoj certe kaŭzos kanceron.

Ĉiujare pluraj tunoj da pura plutonio-oksido estas transportataj sur la ŝoseoj al la MOX-fuel-uzinoj en Francio kaj Belgio.

Pliaj informoj pri Plutonio:

(de*) http://www.greenpeace.de/themen/atomkraft/nachrichten/artikel/greenpeace_stoppt_plutonium_transport/

Info de Verdpaco (Greenpeace) pri plutonio-transportoj.


(fr*) http://www.greenpeace.fr/stop-plutonium/dossiers/WISETransPu.pdf

(fr*) http://www.greenpeace.fr/stop-plutonium/transports_secret.php3

Dosiero kaj info de Verdpaco i.a. pri plutonio-transportoj en Francio (p.23)


Alia fonto:

(en) http://www.nti.org/e_research/cnwm/overview/technical2.asp



  • Returne al enirejo de 100_Argumentoj
  • Al la enirejo de AVE
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)